From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nouvelle Revue Française (franca prononco: [la nuvɛl ʁəvy fʁɑ̃sɛːz]; "La Nova Franca Revuo") estas literatura gazeto kun sidejo en Francio. Tie ĝi estas ofte referencata kiel la NRF.
La Nouvelle Revue Française | ||
---|---|---|
literatura revuo kulturrevuo | ||
Komenco | novembro 1908 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Fondinto(j) | André Gide vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La gazeto estis fondita en 1909 fare de grupo de intelektuloj kiel André Gide, [Jacques Copeau, kaj Jean Schlumberger.[1] Ĝi estis fondita 'en opozicio al aliaj, pli establitaj, kulturaj institucioj, ĉefe la Académie Française kaj ties asociaj retoj'.[2]:4
En 1911, Gaston Gallimard iĝis redaktoro de la revuo, kio kondukis al la fondo de la eldonejo Éditions Gallimard. Dum la Unua Mondmilito ties publikado haltiĝis.[3] La gazeto estis relanĉita en 1919.[3]
Establitaj verkistoj kiel Paul Bourget kaj Anatole France kontribuis al la gazeto el ties komenco. La influo de la gazeto kreskiĝis ĝis, dum la intermilita periodo, ĝi iĝis la ĉefa literatura gazeto, okupante unikan rolon en la franca kulturo. La unuaj publikigitaj verkoj fare de André Malraux kaj Jean-Paul Sartre estis en la paĝoj de la Revue.
Dum la okupacio en la Dua Mondmilito Gide kaj la generalo de Gaulle klare bonvenigis Arche, literatura revuo kreita de Jean Amrouche kaj eldonita de Edmond Charlot.[4] Tio rezultis en efektiva anstataŭo de la NRF en Libera Francio (Alĝerio estis la unua parto de Francio kiu estis liberigita). L'Arche komenciĝis en 1944 (numeroj 1–6) kaj finiĝis en 1947 (numeroj 23–27). Montreal, Tanĝero kaj Alĝero estis en tiu periodo literaturaj francparolantaj centroj anstataŭ Parizo. Post liberigo de la tuta Francio, NRF estis malpermesita pro kunlaborismo, sed remalfermiĝis en 1953 (dekomence kun "nova" titolo: La Nouvelle Nouvelle Revue Française, La Nova Nova Franca Revuo).[3] Tiu Revue estis ĉiumonata dum jaroj, sed ĝi estas nuntempe trimestra.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.