From Wikipedia, the free encyclopedia
Les Abymes (kreollingve Zabim) estas komunumo de Francio situanta en la transmara departemento Gvadelupo. Kun preskaŭ 60 000 loĝantoj, Les Abymes estas la plej loĝata komunumo en Gvadelupo.
Les Abymes | |||||
komunumo | |||||
La ĉefa placo en Les Abymes. | |||||
komunumo en Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Gvadelupo | ||||
Kantonoj | Ĉefurbo de 5 kantonoj Abymes-1, Abymes-2, Abymes-3, Abymes-4, Abymes-5 | ||||
Interkomunumaĵo | Cap Excellence | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 120 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 0 m s. m. | ||||
Areo | 81,25 km² (8 125 ha) | ||||
Loĝantaro | 52 118 (2021) | ||||
Urbestro | Éric Jalton | ||||
Poŝtkodo | 97139 kaj 97142 | ||||
INSEE | 97101 | ||||
Mandato(j) | 2014-2020 | ||||
Vikimedia Komunejo: Les Abymes | |||||
Retpaĝo: www | |||||
Abymiens, Abymiennes | |||||
La nomo de la komunumo eble venas de la pastro Labat, de la nebuleto konsistigita de vaporiĝo super marĉa grundo, kiun oni nomis « mortula littuko de la savanoj ».
La komunumo Les Abymes estas la plej loĝata el la 32 komunumoj en la departemento Gvadelupo, okcidente de Grande-Terre. Ĝi estas integrita en la urbeca areo Pointe-à-Pitre.
La klimato estas tropika.
La diversaj lokoj de Les Abymes estas : Bauzon, Baimbridge, Bazin, Beau-Soleil, Besson, Boisripeaux, Boisvin, Boisvinière, Boricaud, Bouliqui, Caduc, Caraque, Céligny, Chauvel, Chazeau, Coma, David, Deravinières, Doubs, Dugazon, Gaoza, Grand-Camp, Léonie, Masselas, Morne-Fleuri, Nérée, Papin, Petit-Pérou, Pointe-de Or, Quatre-Chemins, Le Raizet.
Morne-à-l'Eau |
||||
Le Moule | ||||
Baie-Mahault |
Pointe-à-Pitre |
Le Gosier / Sainte-Anne |
La teritorio estis loĝata en la prakolumbaj periodoj. kelkaj restaĵoj estis malkovritaj en la areo de Dothémare, sed la plej rimarkinda loĝareo estas tiu de Belle Plaine kie esploroj faritaj de la regiona direkcio pri kulturaj aferoj (DRAC) en 2006 malkaŝis ekziston de sufiĉe grava vilaĝo datiĝanta inter 1000 kaj 1200 post Kristo.
La 1-a loĝejgrupo, situanta je kelkaj kilometroj de la centro de la nuna komunumaro estis fondita en 1691. Ĝi konsistas el kelkaj domoj kaj konis malgrandan kreskon dank'al kultivoj de sukerkano, kakao, kaj kafo. Les Abymes estis saltigitaj al paroĥo en 1726.
Les Abymes apartenas al la aglomera komunumaro, nomumita Cap Excellence, ariganta Pointe-à-Pitre kaj Baie-Mahault. La komunumo estas subdivita en kvin kantonoj :
La ĉefa ekonomia agado de Les Abymes estas ligita al la flughaveno "Gvadelupo - Pôle Caraïbes", malnova flughaveno Raizet. La sidejo de Air Caraïbes estas en les Abymes[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.