![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Leonid_Govorov_1.jpg/640px-Leonid_Govorov_1.jpg&w=640&q=50)
Leonid Govorov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Leonid Aleksandroviĉ Govorov (ruse Леонид Александрович Говоров; la 22a de februaro [malnovstile 10a de februaro] 1897 – 19a de marto 1955) estis soveta milit-komandanto. Artileria oficiro, li aliĝis al la Ruĝa Armeo en 1920. Li gradiĝis el kelkaj sovetaj militakademioj, inklude la Militakademio de la Generala Stabanaro de la Ruĝa Armeo. Li partoprenis en la Vintra Milito kiel veterana artileria oficiro.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Leonid Govorov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1897 (1897-02-22) en Jaranskij distrikto |
Morto | 19-an de marto 1955 (1955-03-19) (58-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo ![]() |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio ![]() |
Alma mater | Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio Milita Lernejo M. V. Frunze ![]() |
Familio | |
Infano | Vladimir Govorov (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto ![]() |
Fermi
En la Dua Mondmilito, Govorov stariĝis al komando de armeo en novembro 1941 dum la Batalo de Moskvo. Li komandis la Leningradan Fronton el aprilo 1942 ĝis la fino de la milito. Li atingis la rangon de Marŝalo de Sovetunio en 1944, kaj ricevis la titolon de Heroo de Sovetunio kaj multajn aliajn premiojn.[2]