usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Leonard Francis PENN (1921 - 1998) estis juda-usona aktoro kaj reĝisoro kaj patro de muzikisto Michael Penn kaj aktoroj Sean Penn kaj Chris Penn.[1][2][3]
Leo Penn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Leonard Francis Penn | ||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1921 en Lawrence | ||||
Morto | 5-an de septembro 1998 (77-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pulma kancero vd | ||||
Tombo | tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Eileen Ryan (1958–1998) Olive Deering (en) vd | ||||
Infanoj | Sean Penn ( Eileen Ryan) Chris Penn (en) ( Eileen Ryan) Michael Penn (en) ( Eileen Ryan) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro televida reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1946– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li servis en la usona armeo dum la 2-a Mondmilito kiel bombisto de bombaviadilo B-24 Liberator. Post la milito, li iĝis teatra aktoro kaj li gajnis premion Theatre World Award en 1954 pro aktorado en The Girl on the Via Flaminia kaj poste, 1956, ekrolis en televido. Li rolis Mr. Rico'n en epizodo Ringside Padre de prireligia televidserio Crossroads. En 1957 li rolis en epizodo One If by Sea de televidserio Navy Log kaj post tio, li rolis en multaj televidserioj ĝis la mezo de 1960-a jardeko.
Penn apogis la sindikatojn de Hollywood[4] kaj rifuzis akuzi aliajn al Kontraŭmalusona Komitato dum makartiismo dum esploro pri suspektata komunisma infiltrado de la kina industrio. Pro tio, li estis nigralistita kaj Paramount rifuzis rekontrakti lin kiel aktoro.[5]
Ĉar li ne plu sukcesis labori kiel aktoro, Penn reĝisoris kelkajn televidseriojn ĉefe I Spy, Lost in Space, Star Trek, Blue Light, Custer, Sara, St. Elsewhere, Kojak, Starsky and Hutch, Cagney & Lacey, Little House on the Prairie, Columbo, Hawaii Five-O, Trapper John, M.D., Magnum, P.I. kaj Father Murphy.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.