Lech Kaczyński
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lech Aleksander KACZYŃSKI [leĥ] (naskiĝis la 18-an de junio 1949 en Varsovio, mortis la 10-an de aprilo 2010 apud Smolensk) - pola politikisto kaj juristo, je la 23-a de oktobro 2005 estis elektita al ofico de Prezidento de Pollando. Prezidanto de la Plej Supera Kontrolĉambro en la jaroj 1992-1995, ministro pri justico kaj ĝenerala prokuroro en la registaro de Jerzy Buzek en la jaroj 2000 - 2001. De 2002 ĝis 2005, prezidanto de Varsovio.
Kunkreinto de la partio Juro kaj Justeco aŭ ĝusta nomo Rajto kaj Justeco kaj ties unua prezidanto, senatano kaj deputito al Sejmo. Doktoro habilita pri labora juro, eksterordinara profesoro en la Universitato al Kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio kaj en la Universitato de Gdańsk.
Lia frato-ĝemelo Jarosław Kaczyński ĝis 2007 estis ĉefministro de Pollando. Dum tiu tempo ili ambaŭ nomigis tiun periodon la kvara Respubliko.
Lech Kaczyński mortis la 10-an de aprilo 2010 ĉe la rusia urbo Smolensk dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo, kiam li kun la pola reprezentantaro flugis al la solenoj ligitaj kun la datreveno de la Masakro de Katin. Akorde kun la Konstitucio de Pola Respubliko, la prezidenton anstataŭis marŝalo de Sejmo, Bronisław Komorowski.