Masakro de Katin
amasmortigo de poloj fare de Sovetio dum la Dua Mondmilito en 1940 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La masakro de Katin[2] (pole: zbrodnia katyńska, mord katyński) estis sovetia amasekzekutadejo de entute 21 857 poloj[3][4] en la arbara regiono de Katin (hodiaŭ okcidente de la grandurbo de Smolensk en Rusio) en 1940, dum la Dua Mondmilito.
La masakro senvualiĝis en 1943. Tio kaŭzis interrompon fare de Stalin de diplomatiaj rilatoj inter la pola ekzila registaro en Londono kaj Sovetunio, kio okazis nokte de la 25-a/26-a de aprilo 1943.
Dum 50 jaroj (1940–1990) regopovoj de Sovetunio neis sian respondecon. La 13-an de aprilo 1990 ili oficiale konfirmis, ke tio estis „unu el pli pezaj krimoj de stalinismo”. Multe da aferoj ligitaj kun ĝi ne estis ĝis nun klarigitaj. Kontraŭe al Boris Jelcin nova prezidento de Rusio Vladimir Putin fermis arkivojn kaj finis enketadon ne transdonante ties rezultojn al poloj.