supra ĉambro de la parlamento de Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La senato estas la unua ĉambro de la parlamento en Pollando. Ĝi konsistas el 100 senatanoj elektataj en rekta balotado por kvarjara oficperiodo. La oficperiodo komenciĝas kaj finiĝas samkiel la oficperiodo de la dua parlamenta ĉambro Sejmo (kaze de mallongigo de la sejma oficperiodo, la senata ankaŭ estas mallongigita).