From Wikipedia, the free encyclopedia
La Laŭrenca Biblioteko (Biblioteca Medicea Laurenziana) estas historia biblioteko en Florenco, Italio, kiu enhavas stokejon de pli ol 11 000 manuskriptoj kaj 4 500 frupresitaj libroj (Inkunablo).[1] Konstruita en klostro de Baziliko de Sankta Laŭrenco de Florenco laŭ patronado de la papo de la familio de Mediĉoj nome Klemento la 7-a, la biblioteko estis planita por emfazi ke la familio de Mediĉoj jam ne estas plu komercistoj sed membroj de edukita kaj eklezia socio. Ĝi enhavas la manuskriptojn kaj librojn apartenantajn al la privata biblioteko de la familio de Mediĉoj. La biblioteko, konstruita de Michelangelo, estas fama pro la arkitektura planado kaj estas ekzemplo de Manierismo.[1][2][3]
Laŭrenca Biblioteko | |||||
---|---|---|---|---|---|
biblioteko | |||||
| |||||
Lando | Italio | ||||
Situo | Florenco | ||||
- koordinatoj | 43° 46′ 29″ N, 11° 15′ 16″ O (mapo)43.77465611.254536 [+] | ||||
Estiĝo | 1441 | ||||
Poŝtkodo | 50123 [+] | ||||
Laŭrenca Biblioteko | |||||
Vikimedia Komunejo: Biblioteca Medicea Laurenziana [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La bildo en la informkesto estas aera vido. La Laŭrenca Biblioteko povas esti identigita en la longa serio de fenestroj super la klostro etenda al maldekstro de la bildo. La pli alta strukturo kun du serioj de fenestroj tuje dekstre estas la vestiblo.
Niccolò Niccoli (1364-1437), estis itala humanisto kies kolekto de manuskriptoj estis la bazo de la Laŭrenca Biblioteko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.