verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Lawrence George DURRELL (Ĝalandar, Barato, 27a de februaro 1912 - Sommières, Francio, 7a de novembro 1990) estis konata kiel britan verkisto, frato de la ankaŭ verkisto kaj zoologo Gerald Durrell. Li verkis biografiojn, poezion, teatraĵojn, vojaĝverkojn kaj romanojn. Durrell malakceptis asocion kun Unuiĝinta Reĝlando kaj preferis konsideron kiel kosmopolito. Postmorte oni malkovris ke vere li neniam havis britan ŝtatanecon.[1] Oni konsideras, ke lia majstroverko estas la tetralogio nomita The Alexandria Quartet.
La 22an de januaro 1935, Durrell edziĝis al Nancy Isobel Myers, la unua de siaj kvar edzinoj.[2] En marto samjare Durrell, Nancy, lia patrino kaj liaj fratoj (inklude la fraton Gerald Durrell, poste elstara brita naturalisto kaj sukcesa verkisto) translokiĝis al la insulo Korfuo, Grekio. Samjare Durrell publikigis sian unuan romanon, Pied Piper of Lovers.
En aŭgusto 1937 li kaj Nancy veturis al Parizo kaj konis Henry Miller kaj Anaïs Nin. Durrell kaj Miller amikiĝis kaj kunlaboris por publikigi verkojn de diversaj verkistoj. Je la starto de la Dua Mondmilito, lia familio revenis al Anglio, dum Durrell restis en Korfuo. Post la falo de Grekio, Lawrence fuĝis tra Kreto, al Aleksandrio en Egipto, kie li verkis pri Korfuo kaj sia vivo tie en la poezia libro Prospero's Cell. Dum la milito, Durrell servis kiel gazetataŝeo en la britaj ambasadoj, unu en Kairo kaj poste en Aleksandrio. Post la milito li estis diplomato kaj instruisto. En Aleksandrio li konis Eve (Yvette) Cohen, kiu iĝis modelo por lia verko Justine. Durrell separiĝis de Nancy en 1942. En 1947 edziĝis al Eve Cohen.
Li revenis al Londono somere 1948, kiam Tito rompis ligojn kun la Sovetunio de Stalin, kaj Durrell ricevis postenon en Belgrado, kie li restis ĝis 1952. Prie li verkis White Eagles over Serbia (1957). En 1952 li translokiĝis al Kipro, aĉetis domon kaj iĝis instruisto pri angla literaturo; poste li havis postenon por publikaj rilatoj kun la brita registaro dum la agitado por la unio kun Grekio. En Bitter Lemons oni parolas pri tiu epoko en Kipro.
The Alexandria Quartet, grava tetralogio komponita de Justine (1957), Balthazar (1958), Mountolive (1958) kaj Clea (1960), estas la verko kiu faras lin klasikulo de moderna epoko, ĉefe pro sia esplorado de la rakonta lingvaĵo. Oni komparis Durrell kun Marcel Proust kaj William Faulkner. La tetralogio enhavas personajn vivaferojn de lia diplomatia laboro en Grekio, Jugoslavio, Kipro kaj Egipto, kaj montras forman eksperimentadon al traktado de tempo kaj spaco. La intrigo temas pri okazaĵoj en Aleksandrio ĝuste antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito. La unuaj tri libroj rakontas esence la saman historion, sed el diferencaj perspektivoj, tekniko kiun Durrell priskribis en enkonduko al Balthazar kiel «relativisma». Nur en la kvara kaj fina parto, Clea, la historio progresas. En tiuj romanoj oni esploras amon en ĉiuj formoj.[3]
Separiĝinte de Eve en 1955, Durrell edziĝis en 1961 al Claude-Marie Vincendon, kiu mortis pro kancero en 1967. Durrell setliĝis en Sommières, Francio. De lia posta verkaro elstaras Tunc(1968) kaj Numquam (1970) ene de The Revolt of Aphrodite. Per The Avignon Quintet, li klopodis al sukceso de The Alexandria Quartet, sed li ne atingis tion, kvankam ĝia centra libro, nome Constance, or Solitary Practice, kiu priskribas Francion sub la okupacio fare de la Nazia Germanio, estis nomumita por la Premio Booker en 1982.
Durrell verkis ankaŭ poezion, kiu ne estis tiom fama kiom liaj romanoj. li verkis ankaŭ meze inter eseo kaj vojaĝlibro. En 1962 li estis nomumita al Premio Nobel, en mallonga listo formita de John Steinbeck, kiu estis venkinto, Robert Graves, la franca dramaturgo Jean Anouilh kaj la dana verkistino Karen Blixen.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.