From Wikipedia, the free encyclopedia
Lautreamont, Lautréamont, nome Grafo Lautreamont, laŭ oficiala nomo Isidore-Lucien Ducasse (4a de aprilo 1846 – 24a de novembro 1870), estis franca poeto naskiĝinta en Urugvajo.
Lautreamont | ||
---|---|---|
Lautreamont dum la 1870-a jardeko | ||
Persona informo | ||
Isidore Ducasse | ||
Naskonomo | Isidore Lucien Ducasse | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1846 en Montevideo, Urugvajo | |
Morto | 24-an de novembro 1870 (24-jaraĝa) en 9-a arondismento de Parizo, Francio | |
Tombo | Tombejo de Montmartre tombejo Pantin en Parizo vd | |
Lingvoj | franca • hispana vd | |
Ŝtataneco | Francio Urugvajo vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Comte de Lautréamont • Lautréamont vd | |
Okupo | poeto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Les Chants de Maldoror ❦ Q15407476 ❦ Q119763037 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia ununuraj verkoj, Les Chants de Maldoror kaj Poésies, havis grandan influon sur moderna literaturo, pli precize sur Superrealistoj kaj Situaciistoj. Li mortis nur 24jaraĝa.
Li naskiĝis en Montevideo kie la patro, Francois Ducasse, estis funkciulo de konsulejo. La infano suferis familian tragedion, kiam la patrino, Célestine-Jacquette Davezac, drogulino kaj deprimita pro edza malfidelo, mortpafis sin. La patro sendis la nur 13jaraĝan filon al internulejo en Francion. Dum tiu veturado denove vivis tragedion kiam maristo mortis ne helpite de la kolegoj. Krome alia maristo volis perforti lin.[1]
En la lernejo li ne trovis kompaton, nek amikojn nek agrablan etoson pro troa disciplino. Defende li ekkonstruis al si strangegan kaj tragikeman personecon. Nur instruisto Lataste instigis lin al verkado, kio poste fruktiĝos. Tamen lia tragedia vivostilo kreskis helpe de drogemo, obseda legado de "Les fleurs du mal" de Baudelaire kaj konstanta pesimismo. La patro vizitis lin nur en 1861. Li poste finstudis en Tarbes kaj en la lernejo Luis Barthou de Pau. Iom poste li kreis sian pseudonimon Lautreamont, pri kies signifo la fakuloj ankoraŭ ne tute interkonsentis, sed tio sonas kiel "la alia monto" aŭ "montevideo". Poste li suferis pro amhistorio kun iu hispanino nome Beatriz, kiu forestas, kaj kun iu Isabelle Didier, prostituino aŭ malhela virino kiu akceptis perforton de duonpatro.
Isidore translokiĝis al Parizo. Tie alkoholo, drogoj, malsato kaj ekonomiaj malfacilaĵoj markis lian vivon. En tiu etoso li kreis siajn Les Chants de Maldoror (kantoj de Maldoror) kiel gloriigo de malbono, murdo, torturo, seksa perforto ktp. Mikso de imago kaj persona sperto, ne trovis facilan eliron al la literatura mondo. Nur apogo de Baudelaire kaj de Viktoro Hugo ebligis ties publikigon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.