Laurent Joubert
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laurent Joubert (1529-1583) estis franca kuracisto, kirurgo kaj universitata profesoro, kaj persona kuracisto de Henriko la 3-a kaj de Katerino de Mediĉo (1519-1589), edzino de Henriko la 2-a (1519-1559). Li estis aŭtoro de la "Traktaĵo pri la rido" (1579), la plej kompleta renesanca priskribo pri la fiziologiaj funkcioj de la rido, kaj la unua el sennombraj verkoj de li publikigitaj dum lia vivo.
Laŭrenco Ĵubero (1529-1583) | ||
---|---|---|
Franca kuracisto, kirurgo kaj universitata profesoro, kaj persona kuracisto de Henriko la 3-a kaj Katerino de Mediĉo (1519-1589). | ||
Persona informo | ||
Laurent Joubert | ||
Naskiĝo | 16-a de Decembro 1529 en Valencio, Francio | |
Morto | 21-a de Oktobro 1583 en Lombez, Gers, Francio | |
Lingvoj | meza franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Montpellier Universitato de Torino Universitato de Padovo Universitato de Ferrara | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • kirurgo • universitata instruisto • tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis filo de Jean Joubert, kavaliero de la Sankta Tombo, kaj lia edzino Catherine de Genas el nobela deveno. Ilia geedziĝo produktis 20 infanojn el kiuj Laurent estis la deka. Li studis kun la profesoro Guillaume Rondelet (1507-1566), kanceliero de la Fakultato pri Medicino de Montpellier al kiu li sukcedis. Li edziĝis en la 14-a de septembro 1561, en Montpellier.