![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/D%25C3%25A9partement_32_in_France.svg/langeo-640px-D%25C3%25A9partement_32_in_France.svg.png&w=640&q=50)
Gers
franca departemento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi sekvas la malnovajn limojn de la provinco Armagnac. Ĝi etendiĝas sur 6 257 km2 kaj havis 190 276 loĝantojn en 2013[1]. Ĝia ĉefurbo estas Auch [oŝ], jen france, okcitane Aush. La departemento enhavas 462 komunumojn. En Esperanto proponatas la nomo Ĝersio por la departemento kaj Auĉo por la ĉefurbo.[2]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Gers_banner.jpg/640px-Gers_banner.jpg)
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...
Gers | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 32 |
Prefektejo | Auch/Aush |
Subprefektejoj | Condom/Condòm Mirande/Miranda |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Philippe Dupouy (ekde 2021) |
Prefekto | Laurent Carrié (ekde aŭgusto 2023) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 192 437 (2021) |
Areo | 6 257 km² |
Loĝdenso | 31 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 25 |
Komunumoj | 462 |
Fermi
Gers estas agrikultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden.
Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anasaĵo: confit kaj grashepataĵo.