From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nubo de Nescio (angle: The Cloud of Unknowing) estas la titolo de skribaĵo pro mistikisma vojo estiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1390 en Anglujo en meza angla lingvo. Pro anonimeco de ĝia verkinto fakuloj parolas pri Cloud-aŭtoro. Konata praktikanto kaj varbanto de ideoj de la verko estis ekz. la usona trapisto Thomas Keating.
The Cloude of Unknowyng | |
---|---|
skribita verko • traktaĵo | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | meza angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 14-a jarcento |
Ĝenro | devotional literature |
Centra biblia bildo nomdoninta estas nubo ĉe la pinto de Sinajo kio ebligis Moseln sperti Dion (Eli 16,10). Tio ankaŭ difinas la centran enhavon: la spirita unuiĝo de la homoj kun Dio dum kio la homoj povas transpaŝi racion kaj ekkoni Dion neracie.
La instruo de la Cloud-aŭtoro havas psiĥologiajn detalojn kiuj - malgraŭ ilia origino kristana - similas al aziaj kontempladaj formoj, aparte al Zeno. Ĉar la remalkovro de la mezepoka skribaĵo faritis fare de pli-malpli grandaj simpatiantoj de budhismo akraj kontroversiaj disputoj neniam ĉesis (en Germanlingvio aparte de Willi Massa, Willigis Jäger kaj Hans Urs von Balthasar).
Laŭ mezepoka kutimo la identeco de la verkinto ne gravis sed kelkaj faktoj faciligas partan identigon: temas certe pri sperta animzorganto kiu petitis de kelkaj homoj helpi en spirita akompanado. Temas ankaŭ pri klerita persono ĉar en la menciita verko enmiksitajn ideojn de Kasiano, Aŭgusteno de Hipono, Gregorio la Granda, Anselmo de Canterbury, Bernardo de Clairvaux, Hugo de Sankta Viktoro, Rikardo de Sankta Viktoro kaj Tomaso de Sankta Viktoro, de la kartuziano Hugo de Balma, Bonaventura, Tomaso de Akvino k.a. Tio konkludigis la fakularon ke temis pri kartuziano kies tasko estis verki edifan lernolibron kaj por junaj ordenanoj kaj por kleraj laikuloj; li verŝajne vivis en Beauval-kartuzio en Jorkŝiro.
Kvankam temas pri la plej konata verko de la Cloud-aŭtoro ne neglektiĝu aliaj skribaĵoj.[1]
La jenaj du estas taŭgigitaj tradukoj de latinaĵoj:
Alia skribaĵo evidente falsa ja rajtas interpretiĝi kune kun aliaj tekstoj de la Cloud-aŭtoro pro ĝia granda simileco kvalita, nome
Oni povus resumi la tuton jene: nur post radika retiriĝo de la mondo dum kontemplado eblas por oni kompleta pleniĝo per Dio. Oni devus kovri sin kvazaŭ per nubo de nescio. Post atingo de superaj sferoj oni vidas ke Dio ne estas determinebla objekto kiun intelekto (intellectus) povus kompreni: por tio oni bezonas ekstazan volopovon (affectus). Per plia kaj plia supreniro la homo, super racio ene de nubo de nescio, ja povus atingi Dion scie.
Tiu ĉi baza penso kvine pliprofundigatas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.