La Bamba
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bamba (en Esperanto ankaŭ La Bambo) estas tradicia mezamerika danco, kiu ankaŭ populariĝis dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj. La dancantoj staras brakumante en rondo kaj paŝas dekstren aŭ maldekstren. Aliaj homoj dancas en la mezo kaj ili povas kisi iun tri-foje en la rondo por "liberigi sin".[1] Oni plej ofte dancis ĝin dum la Internacia Seminario kiam oni kelkfoje dancis ĝin dum horo.
Iuj homoj[kiu?] bojkotas la dancon ĉar ili konsideras ĝin maldeca aŭ timas ricevi malsanojn.
La "bambumado" naskiĝis en aŭgusto 1982 dum la 38-a Internacia Junulara Kongreso en Loveno, kiam (verŝajne dum la Flandra balo la 4-an de aŭgusto) la flandroj montris tiun dancon, kiu tiam jam estis tradicia en Belgio.[2][3] La origina danco estis iom pli rafinita: tiu, kiu invitis al kisado, devis subiĝi sur unu genuon, proponante la alian genuon al la invitoto kiel sidilon dum la kisado. Tiu detalo rapide malaperis el la esperantista versio de la danco.
Pro la ekstrema populariĝo de la danco en la junulara esperanto-kulturo, la estraro de TEJO en la jaro 1990 dum la 46-a IJK en Playa Girón akceptis la kanton La Bamba kiel oficialan himnon de TEJO.[4] Tiu decido estis nuligita de alia estraro kelkajn jarojn poste.