From Wikipedia, the free encyclopedia
L'Illustration estis franca semajngazeto, kiu aperis de la 4-a de marto 1843 ĝis 1944.
Ĝi estis fondata en Parizo de la ĵurnalistoj Édouard Charton, Jacques-Julien Dubochet, Jean-Baptiste-Alexandre Paulin, de la geografiisto Adolphe Joanne kaj de la eldonisto Jean-Jacques Dubochet. Tiu lasta fariĝis ĝia unua ĉefredaktoro kaj eldonisto.
Entute aperis 5293 numeroj kun ĉirkaŭ 180 000 paĝoj.
L'Illustration apartenas al la plej fruaj ilustritaj gazetoj kaj ĵurnaloj, simile al The Illustrated London News, kiu fondiĝis unu jaron antaŭe, aŭ al la Leipziger Illustrirten Zeitung, kies aper-daŭro estis preskaŭ la samlonga.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento, kunlaboris por L'Illustration la plej bonaj desegnistoj de la periodo, kiel Henri Valentin, Édouard Renard, Gavarni, Janet-Lange, Cham kaj multaj aliaj, kontribuante al la vigleco de la lignogravurado. L’Illustration estas la unua gazeto kiu publikis en Francio, en la jaro 1891, fotografaĵon nigra-blankan, kaj, en 1907, kolorfotaĵon !
Dum la Dua Mondmilito, la gazeto ne ĉesis aperi dum la germana okupacio. Post la liberiĝo de Francio, en 1944, la aperigo de la gazeto estis malpermesata, pro la fakto ke ĝia estro, Jacques de Lesdain, kunlaboris kun la germanaj malamikoj. Post ĝia reapero, en 1945, sub la titolo France-Illustration, la gazeto definitive malaperis en 1955.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.