Geografo estas sciencisto kies pristuda celo estas la natura kaj socia Geografio, la pristudo de la homa agado sur la surfaco de la Tero kaj de ties fizika konsisto.
Celoj
Kvankam historie oni konsideras la geografojn kiel tiuj homoj kiuj faras mapojn, tio estas vere pristuda celo de la kartografio, subcelo de la geografio. La geografo estas kapabla pristudi ne nur la geografiajn detalojn je regiona aŭ sistema niveloj, sed ankaŭ la spuron de la homo en la geografio kaj la influon de la geografio en la vivo kaj la homa kaj biologia agadoj.
La ĉefa pristudo celo estas la geografia spaco, konsiderata kiel socia konstruado. Es decir creado a partir del accionar del ser humano en un determinado territorio a lo largo de la historia.
Fakaj helposciencoj
La bezonataj kapablecoj por iĝi geografo devenas de la geografiaj sciencoj, sed ili estas influataj ankaŭ de la sociaj sciencoj kaj de la biologiaj sciencoj. La moderna geografo en la nuntempa socio centriĝas ĉefe en la solvado de problemoj kiel la media sekvo, la Urbo-planismo, prevento de Naturkatastrofoj, la aranĝado de la teritorio kaj la konstanta loka disvolviĝo inter aliaj agaderoj.
Krome nuntempe multaj geografoj estas ĉefe fakuloj pri uzado de la Sistemoj de Geografia Informado (kaj la kartografio, kaj tiele ili laboras por la Publika administrado aŭ por la privata sektoro en Konzultaj entreprenoj.
Areoj de Studo
- Fizika geografio - Inkludante fakojn kiel Geomorfologio, Hidrologio, Glaciologio, Biogeografio, Klimatologio, Pedologio, Oceanografio, Geodezio kaj Media geografio.
- Homa Geografio - Inkludante sciencojn kiel Urba geografio, Kultura geografio, Ekonomia geografio, Politika geografio, Historia geografio, Merkata geografio, Sangeografio kaj la Socia geografio.
- Dum estas multnombraj areoj de studo ene de la geografio, specifa graveco estas lokita ĉe homaj kaj sociaj aspektoj de la natura medio. Kernaj ekzemploj de tio povas vidiĝi ĉe kampoj kiel Naturaj okazaĵoj, kie, ne estas nur geofizikaj faktoroj studotaj detale (kiel ĉe geologio), sed ankaŭ homaj faktoroj.
- La National Geographic Society identigas kvin ĉefajn fakojn por geografoj:
- lokigo
- loko
- interagado homo-medio
- movadoj
- regionoj
Famaj geografoj
Multaj elstaraj vojaĝantoj kaj esploristoj faris kontribuojn al la konoj de la geografio kaj kelkaj el ili estas konsiderindaj elstaraj geografoj, kiel jenaj:
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.