Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kőszeg [kOseg] (germane Güns, kroate Kiseg, historie ankaŭ latine Ginsium) estas limurbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en la distrikto Kőszeg, kies administrejo ĝi estas. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 11 723 loĝantoj sur areo de 54,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 215 loĝantoj/km².
Kőszeg · Kiseg · Güns | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 9730 | ||||
Telefonkodo | 94 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 723 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 215 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 23′ N, 16° 33′ O (mapo)47.38166666666716.551944444444 [+] | ||||
Areo | 55 km² (5 500 ha) | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kőszeg [+] | |||||
Kőszeg situas ĉe piedo de montaro laŭ landlimo de Aŭstrio. Szombathely troviĝas 18, Vieno 110, Budapeŝto 260 km.
Pri la ejo estas la fruaj mencioj pri fortikaĵo, kiu gardas la limon kontraŭ la aŭstroj. Familio Kőszegi fondis la urbon iomete for de la fortikaĵo. Poste ankaŭ en la urbo konstruiĝis aparta fortikaĵo. Dum la historio la urbo apartenis foje al Aŭstrio, foje al Hungario. En 1328 la urbo ricevas hungaran rangon reĝa urbo.
En 1532 la urba fortikaĵo kontraŭstaris la turkojn. La urbo tiutempe apartenanta al Aŭstrio, ricevis senimpostiĝon. Sekvis pli pacaj jaroj, la komerca vojo inter Vieno kaj Adriatiko trairis la urbon. Ekde la 19-a jarcento la urbo konstante apartenis al Hungario.
Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Szombathely kaj Sopron ne tuŝis la urbon, sed la riĉa Kőszeg konstruis rivalan fervojon trairintan la urbon. En 1920 la komunumo iĝis limpasejo al Aŭstrio. En 1945 la urbo ne ricevis bombatakon, ĉar angla pilotestro pli frue lernis en Kőszeg, tial li gvidis la atakon kontraŭ la najbara arbaro. Post la 2-a mondmilito la ĉirkaŭaĵo estis parto de ferkurteno. La komunumo dormis. Tiutempe Kőszeg estis la plej malgranda hungara urbo. En 1989 la ferkurteno malkonstruiĝis, la urbo iĝis turisma centro. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole.
Partneraj urboj de la komunumo interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas esperantaj artikoloj - kontrolu en la informkesto)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.