Kurta cirkvito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kurta cirkvito - elektra kunigo de du partoj de elektra cirkvito kun malsamaj tensioj (relative al maso aŭ tero) ne laŭ ideo de la aparato (aŭ sistemo). Ĝi povas igi la aparaton ne funkcipova, aŭ damaĝi ĝin. Kurta cirkvito povas okazi pro difektiĝo de izolaĵo de konduktiloj aŭ pro misintertuŝado de neizolitaj konduktilaj partoj de la aparato.
Kurta cirkvito povas okazi inter du konduktiloj de elektra cirkvito, aŭ inter konduktilo kaj korpo de la aparato, ĉar la korpo kutime estas kunigita kun certa parto de la cirkvito.
Pri stokado de povumaj kondensiloj, volonta rekte-konekto de iliaj du elektrodoj farendas pro sekureca kialo, ĉar se ili restus sen tiu antaŭzorgo, ili povus krei neantaŭviditajn kaj danĝerajn tensiojn inter siaj konduktiloj, pro elektra polarizado de dielektriko.
En trifaza reto povas esti tiuj tipoj de kurtaj cirkvitoj
- Unufaza - de unu fazo al tero;
- Dufaza - de unu fazo al la alia;
- Dufaza al tero - du fazoj kune al tero;
- Trifaza - tri fazoj kune;
En elektraj maŝinoj pli ofte okazas tiuj kurtaj cirkvitoj:
- Interbukla - de unu buklo de iu buklaro al la alia buklo de la sama buklaro;
- Interbuklara - de buklo de unu buklaro al buklo de la alia buklaro;
- Al la korpo (maso).