Kondensilo
pasiva elektroteknika (elektronika) elemento, kiu konsistas el du konduktiloj kaj malkonduktilo (izolaĵo) inter ili / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kondensatoro (aŭ kondensilo) estas pasiva elektroteknika (elektronika) elemento, kiu konsistas el du konduktiloj kaj malkonduktilo (izolaĵo) inter ili. Ĝi utilas por konservi elektrajn ŝargojn.
Ĉi tiu artikolo temas pri elektra komponanto . Por aliaj signifoj vidu la artikolon kondensilo (apartigilo).
Oni proponas alinomi la artikolon «Kondensilo» al «Kapacitilo». Kialo: la komponanto provizas kapacitancon, ne kondensadon, analoge al rezistilo. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Oni proponas alinomi la artikolon «Kondensilo» al «Kondensatoro». Kialo: Termino, kiu delonge aperis en PIV kaj tute internacia. Atentu: la celpaĝo «Kondensatoro» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Por karakterizi idealan kondensatoron sufiĉas unu konstanta valoro, kapacitanco, kies mezurunuo laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj estas la farado.
Praktike, ŝargo penetras malkonduktilon. Penetrado dependas de elektra tensio, kaj se tensio havas sufiĉan valoron, tiam povas esti elektra traboro (parta detruo de la malkondukta dielektriko). En sistemoj kun alterna kurento ankaŭ oni difinas resonancan frekvencon.