Ŝtormo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtormo estas forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, kaj foje kunigata de elektraj, optikaj kaj akustikaj aperaĵoj estiĝantaj inter nuboj reciproke aŭ inter nuboj kaj tero. Ŝtormojn ni plu markas laŭ tempo kaj loko de estiĝo, moviĝado, distanco de loko de observado, intenseco de montroaperoj ktp. Ŝtormoj estas ligitaj al kumulonimbuso. Nubo kumulonimbuso havas kelke da pluaj sinonimaj nomoj – kumulonimbuso, ŝtorma nubo kaj pluvnubo.
ŝtormo 2 vento de certa ventforteco (9 Bft, vd. Boforta skalo).
ŝtormo 3 (prasence, popule) tre forta vento, kiu igas irado ekster domoj (tre) malfacile ĝis danĝere, do vento de ĉirkaŭ 8 Bft kaj pli.