kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuriuma (III) klorido aŭ trimuriato de kuriumo estas neorganika kombinaĵo apartenanta al la familio de la kloridoj, rezultanta el interagado de la kuriuma (III) hidroksido kaj klorida acido. Kuriuma (III) klorido prezentas tri klorajn jonojn ligitajn al kuriumatomo. Ĝi konsistas je 1 kuriumatomo, 3 kloratomoj, kaj en normalaj kondiĉoj ĝi estas blanka kunmetaĵo kiu povas prepariĝi traktante kuriumajn oksidojn aŭ CmOCl kun anhidra klorida acido ĉe 400-600°C (Wallmann et al., 1967). Oni raportas, ke la hidrato estas helverda. Unu-prikristala studo montras ke CmCl3 havas sesangulan UCl3-specan strukturon oftan inter la aktinidaj trikloridoj. Surbaze de la kradaj konstantoj, radiuso de 0.971 Å por CmCl3 estis kalkulita (Peterson kaj Burns, 1973). Kuriumo havas naŭ kloridajn najbarojn en la formo de triobla trigonala prismo, kun Cm-Cl longoj je 2.859 kaj 2.914 Å. Fandpunkto de 695 estis raportita en 1975.[3]
Kuriuma (III) muriato | ||||
Kemia formulo | ||||
Kuriuma (III) klorido | ||||
Kristala strukturo de la kuriuma klorido. | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
CAS-numero-kodo | 13537-20-7 | |||
PubChem-kodo | 57418588 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora, blanka aŭ flaveca solidaĵo[1] | |||
Molmaso | 353,42035g mol−1 | |||
Denseco | 5,81 g/cm−3 | |||
Bolpunkto | 695°C [2] | |||
Solvebleco | Akvo:<0,1 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe) | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H318, H319, H335, H410 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P273, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P391, P403+233, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.