![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/Lindenbl%25C3%25BCtentee_%2528Silberlindenbl%25C3%25BCten%2529_soultea.jpg/640px-Lindenbl%25C3%25BCtentee_%2528Silberlindenbl%25C3%25BCten%2529_soultea.jpg&w=640&q=50)
Kuracdrogo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉi tiu artikolo temas pri la kuracdrogo. Por la aliaj signifoj de la vorto vidu: drogo (apartigilo)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/Lindenbl%C3%BCtentee_%28Silberlindenbl%C3%BCten%29_soultea.jpg/640px-Lindenbl%C3%BCtentee_%28Silberlindenbl%C3%BCten%29_soultea.jpg)
La kuracdrogo aǔ simple drogo (en la vara, farmacia senco) estas parto de plantoj, fungoj aǔ mikrorganismoj, kiuj estas uzataj por fari medikamentoj. Ili estas sekigitaj por esti konserveblaj. Ankaǔ biologiaj substratoj sen ĉela strukturo, kiel ekzemple vakso kaj rezino kaj similaj substancoj apartenas al la drogoj. Nuntempe farmaciaj drogoj devenas grandparte el plantoj.[1][2]
Drogoj estas naturaj krudmaterialoj, kiuj estas utiligataj por gajni kurac-cele uzeblajn substancojn aǔ kiuj estas uzataj kiel farmaciaj helpsubstancoj. Izolitaj kaj kemie difinitaj farmaciaj ŝtofoj nomiĝas biogenaj farmaciaj ŝtofoj. La scienco pri drogoj (nome drogoscienco, aŭ farmakognozio) estas subsekcio de la farmacia biologio.