Kuniĝo Blua Marina
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuniĝo Blua Marina (france "Rassemblement bleu Marine" aŭ "RBM") estas franca politika koalicio de suverenismaj partioj, por balota celo, anoncita de Marine Le Pen[1] la 24-an de marto 2012 en Parizo en la fonda kongreso de la partio Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj (SIEL), kaj oficiale lanĉita la sekvanta 8-an de majo. Ĝi asocias diversajn partiojn kaj homojn, kiuj sin deklaras patriotoj. Tiu koalicio estis fondita por la kampanjo de la deputitaj balotoj de 2012 de la Nacia Fronto (FN) de Marine Le Pen, flanke de Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj (SIEL) de Paul-Marie Coûteaux, de Respublikana Interkonsento (ER) de Jacques Peyrat, de la Respublikana Kuniĝo de Jean-Yves Narquin, kaj kun subteno (sen partopreno) de la Partio de Senmaliceco de Renaud Camus. Poste, ankaŭ la eksa ĉevenementisto Bertrand Dutheil de La Rochère aliĝis al la Kuniĝo Blua Marina[2].
Kuniĝo Blua Marina | |
---|---|
Rassemblement bleu Marine | |
(Koalicio) | |
politika koalicio | |
Lando | ![]() |
Partio(j) | Nacia Fronto (FN), ekde 2018 Nacia ariĝo Suvereneco, Sendependeco kaj Liberecoj (SIEL) Respublikana Interkonsento (ER) Respublikana Kuniĝo Partio de Senmaliceco Patrio kaj Civitaneco (PeC) |
Koloro(j) | Blua |
Ideologio | suverenismo eŭroposkeptikismo kontraŭmondismo naciismo protektismo intervenismo nacia respublikanismo ŝtatismo popolismo patriotismo |
Deputitoj |
2 / 577 |
Senatanoj |
0 / 348 |
Eŭropaj parlamentanoj |
23 / 74 |
Balotoj | Prezidanta baloto de 2012 deputitaj balotoj de 2012 Municipaj balotoj de 2014 Eŭropaj balotoj de 2014 |
Retejo | RBM, antaŭe Kuniĝo Blua Marina (majo-oktobro 2012) |
Ĝia proparolanto estas Florian Philippot, politika konsilanto de Marine Le Pen, poste nomumita vicprezidanto de la Nacia Fronto (komisiita pri komunikado kaj strategio).
Okaze de la deputitaj balotoj de 2012, du deputitoj de la Kuniĝo Blua Marina estis elektitaj : Marion Maréchal-Le Pen, en Vaucluse, kaj Gilbert Collard, en Gard. Marine Le Pen identigas ilin kiel « marinistaj », aŭ « blumarinaj », deputitoj kaj ne « frontistaj »[3].
Okaze de la municipaj balotoj de 2014, la Kuniĝo Blua Marina prezentis pli ol 500 kandidatojn.