Municipaj balotoj de 2014 en Francio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La francaj municipaj balotoj de 2014 okazis en la 23-a kaj en la 30-a de marto 2014 por la elekto de la municipaj Konsilioj de la 36 681 francaj municipoj. Por la unua fojo, ankaŭ la komunumaj konsilianoj reprezentantaj la municipojn kun pli ol 1 000 loĝantoj en komunumoj je propra impostado estis elektitaj samtempe kaj per la sama balotilo, kiam la reprezentantoj de la municipoj kun malpli ol 1 000 loĝantoj estas deciditaj de la urbestro kaj vicurbestroj[1].
Tiu baloto estis malvenko por la maldekstro, kiu perdis 121 urbojn kun pli ol 15 000 loĝantoj, el kiuj naŭ urboj kun pli ol 100 000 loĝantoj en metropola Francio[2] kaj unu transmare. Post la baloto, la dekstro regas plejmulton el la urboj kun pli ol 10 000 loĝantoj : 572 kontraŭ 349 por la maldekstro. La Maldekstra Fronto (FG) gajnis 56 urbojn[3]. La ekstrema dekstro gajnis 14 urbojn, el kiuj dek unu por la Nacia Fronto (FN).