Kultura- (fr. La Culture, esp. La Kulturo) la semajna revuo eldonata en Parizo de polaj elmigrintoj dum jaroj 1947-2000. La ĉefa koncepto kaj inicio devenas de Jerzy Giedroyc, la ĉefa redaktoro.
Post la decidoj de Josif Stalin, Franklin Delano Roosevelt kaj Winston Churchill pri Pollando multaj inteligenculoj de tiu lando antaŭvidis kio fariĝos kun ĝi poste. La komenco de tiranio komunisma en Pollando kreis problemojn de cenzuro kaj mallibereco de la pola nacio. Jerzy Giedroyc kunlaborante kun la pola armeo de Władysław Anders ekvolis krei la revuon per kiu li povus esprimi verajn faktojn pri Pollando ekster ĝi. La unua numero de "Kultura" estis eldonita en Romo en 1947. Unue Giedroyc mem estis redaktoro tamen poste li koncentris la grandan grupon de elmigrintaj Pollandanoj kiuj ekvolis rakonti pri Pollando. Giedroyc komencis eldoni "Kulturon" en Parizo. Tie li kreis Instituton Literatan. Kiam li kreis fortan opozicion kontraŭ-komunisman li komencis aranĝi siajn famajn kunlaborantojn (kiel Czesław Miłosz, Witold Gombrowicz) en sektetajn misiojn. La kunlaborantoj de "Kultura" komencis kontrabandi eldonaĵojn de ĝi al la "lando" (Pollando). Dum multaj jaroj la kunlaborantoj de "Kultura" estis:
Konstanty A. Jeleński (1922-1987) - eseisto, publikisto kaj tradukisto.
Andrzej Koraszewski (naskiĝis la 1940) - publikisto kaj verkisto de ekonomio kaj sociologio. Redaktoro de BBC, nuntempe li estas ĉefa redaktoro de interreta paĝo Racionalista.plArkivigite je 2008-01-31 per la retarkivo Wayback Machine.
Juliusz Mieroszewski (1906-1976) - la ĉefa publikisto de "Kultura". La londona korespondanto de ĝi.
Bohdan Osadczuk (naskiĝis la 1920) - ĵurnalisto kaj eseisto de Ukraino. Profesoro de la moderna historio de Eŭropo. En "Kultura" li ĉefe okupiĝis pri rilatoj inter Poloj kaj Ukrainoj.
Wojciech Skalmowski [pseŭdonimo Maciej Broński] (naskiĝis la 1933) - prelegisto de universitato en Leuven (Belgio). Li estis kritikisto de la "landa" kaj emigracia literaturo.
Jerzy Stempowski [pseŭdonimo Paweł Hostowiec] (1893-1969) - ĵurnalisto, eseisto.
Leopold Unger (naskiĝis la 1922) - ĵurnalisto, publikisto. Li komentis eksterlandajn aferojn en "Le Soir" kaj "Gazeta Wyborcza".