Český Krumlov
distrikta urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Český Krumlov ( aŭskultu) estas urbo en Ĉeĥio, unu el la plej ĉefaj turismaj allogaĵoj de la tuta lando. Ĝi situas sur la rivero Vltava en la plej suda parto de Sudbohemia regiono, 25 km sude de České Budějovice, proksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio, en cismontarejo de la montaro Šumava. Unike konservita renesanca urbocentro kun ampleksa kastelo estas parto de monda kulturheredaĵo de UNESKO. Vivas ĉi tie 12 944 loĝantoj (2024).
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Český Krumlov | |||
germane Böhmisch Krumau, germane Krummau | |||
urbo | |||
Panoramo de krumlova kastelo kaj kvartalo Latrán kun eksa preĝejo de sankta Joŝto. | |||
|
|||
Oficiala nomo: Český Krumlov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Český Krumlov | ||
Administra municipo | Český Krumlov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava cismontaro | ||
Memorindaĵoj | Český Krumlov kastelo, Grafitminejo | ||
Rivero | Vultavo | ||
Situo | Český Krumlov | ||
- alteco | 492 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 48′ 39″ N 14° 18′ 54″ O (mapo) | ||
Areo | 22,16 km² (2 216 ha) | ||
Loĝantaro | 12 944 (2024) | ||
Denseco | 584,12 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1253 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 381 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0312 | ||
NUTS 5 | CZ0312 545392 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia urbocentro de Český Krumlov | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 10 | ||
Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Český Krumlov | |||
Retpaĝo: www.mu.ckrumlov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kájov, Větřní, Mirkovice, Přídolí kaj Přísečná.