Krucumita Kristo en arto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rolo de la ikonografio de la krucumo de Jesuo en la kulturo de la kristanaro estas fundamenta, ĉar samtempe kaj simbolo kaj emblemo de la naskiĝo de kristanismo kaj fakta reprezentado de enorma kultura agento en la historio. Krome, la formala signo mem de la krucumo, la kruco, fariĝis simbolo disvastigita en la tuta mondo
La krucumo de Jesuo, aŭ simple “krucumo” kiu interalie havas plikorekton filologian ĉar plipreciza lingvistika paŭso, kie la vorto ‘’crux’’ estas dativforma,[1] kun la sinsekva ‘’’morto sur la kruco’’’, estas la fina evento de la tera vivo de Jesuo.
Tiu evento, kune kun la Resurekto el morto post tri tagoj, estas konsiderata de kristanoj la kulmina pinto de la homa historio – ĉar ĝi malkaŝas tion kio estas la homo kaj kion li bezonas por la fina savo. La evento krucumo estas priskribita en ĉiuj kvar kanonaj evangelioj.