Paŭso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paŭso (aŭ tradukprunto aŭ prunta traduko aŭ kalkeo) estas esprimo kreita en unu lingvo per traduko de esprimo el alia lingvo, tiel ke oni tradukis la unuopajn partojn. Kiel ekzemplo, la anglalingva kunmetita vorto skyscraper ("ĉielskrapilo"), kies signifo estas "altega konstruaĵo", estas paŭsita en multajn lingvojn, inkluzive de la franca (gratte-ciel) kaj Esperanto (nubskrapulo). La esprimo prunta traduko ankaŭ estas paŭso de la germana vorto Lehnübersetzung (Lehn- prunt-, Übersetzung traduko).
Paŭsado estas unu speco de vortkreado en la komuna lingvo aŭ en terminologio.
Por pruvi, ke vorto aŭ vortumo estas vera paŭso, ne sufiĉas montri paralelajn esprimojn en du lingvoj, ĉar simila esprimo povas aperi en la lingvoj sendepende. Tio estas malpli probabla, kiam la pruntedona esprimo gramatike malsimilas la prunteprenan lingvon aŭ la paŭso enhavas malevidentan aŭ senlogikan metaforon.
Repruntado (el prunto aŭ preno) en lingvoscienco estas la procezo en kiu unu vorto veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikata kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn.