pentraĵo de Salvador Dalí From Wikipedia, the free encyclopedia
Krucumado, konata ankaŭ kiel Corpus hypercubus, estas pentraĵo farita de la hispana pentristo Salvador Dalí en 1954. Ĝi estis pentrita pere de la tekniko de oleo sur tolo, ĝia grando estas 194,5 x 124 cm kaj ĝi estas konservata en la Metropola Muzeo de Arto de Novjorko.
En tiu maltipa ekzemplo de krucumado aperas Kristo kun atleta korpo kaj en levitacio super la kruco. Gala, la edzino de Dalí, estas portretita sube kontemplante Kriston kvazaŭ lia patrino; la traktado kaj vestaĵoj memorigas pri Zurbarán kaj Murillo. Fone aperas la kataluna urbeto Cadaqués, kiu estis somerloko de Dalí kaj kie nun estas la Domo-Muzeo Salvador Dalí. Por tiu pentraĵo Dalí uzis la teknikon de baroka klarobskuro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.