Kroataj sportistoj unue en 1900 partoprenis olimpikon kadre de la teamo de Aŭstrio. Ekde 1904 ĝis 1912 ili ne partoprenis, kaj inter 1920 kaj 1988 apartenis al la teamoj de Jugoslavio. Ekde la jaro 1992 oficiala kroata teamo partoprenas la vintrajn kaj somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam.
La Kroata Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.
Kroataj atletoj gajnis kvardek-unu medalojn ĉe la Someraj Olimpikoj, inkluzive de oraj medaloj de la vira handbalteamo de manpilko en 1996 kaj 2004, same kiel de oraj medaloj de la diskoĵetistino Sandra Perković en 2012 kaj 2016. Ĉe la Vintraj Olimpikoj, Janica Kostelić venkis ses medalojn, el tiuj kvar orajn, inter 2002 kaj 2006, ŝia frato Ivica gajnis kvar arĝentajn medalojn en 2006, 2010 kaj 2014, kaj Jakov Fak gajnis bronzan en 2010.
1992
En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 39 kroataj sportistoj.
1996
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 84 kroataj sportistoj.
2000
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 88 kroataj sportistoj.
2004
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 81 kroataj sportistoj.
2008
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 105 kroataj sportistoj.
2012
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 110 kroataj sportistoj.
2016
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 87 kroataj sportistoj.
2020
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 59 kroataj sportistoj.
2024
Pri la kroata teamo en la Somera Olimpiko 2024 en Parizo ĝis la 11-a de aŭgusto ankoraŭ ne estas pli detalaj informoj.
1992
En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 4 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
1994
En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 3 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
1998
En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 6 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
2002
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 14 kroataj sportistoj.
2006
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 22 kroataj sportistoj.
2010
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 19 kroataj sportistoj.
2014
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 11 kroataj sportistoj.
2018
En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 19 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
2022
En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 11 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.