Krizino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Krizino, (5,7-duhidrokso-flavono) aŭ C15H10O4 estas flavonoido kun antioksidigaj proprecoj trovata en la mielo, propoliso, pasifloroj, Passiflora incarnata kaj "Oroxylum indicum". Ĝi estas kristalflava solidaĵo nesolvebla en akvo, solvebla en alkalaj solvaĵoj kaj malmulte solvebla en kloroformo, etanolo kaj duetila etero. Krizino posedas antimikrobiajn, antivirusajn, antifungajn, antimutagenajn kaj antikarcinomogenajn proprecojn krom vastan gamon da farmakologiaj aktivecoj. Samkiel aliaj flavonoidoj, krizino agas kontraŭ alergenoj, migrado de kancerĉeloj, kaj malpliigas la riskojn pri morteco en koronariaj kormalsanoj. Krizino estas uzatas en la traktado de la streso, ĝi estas antikonvulsia kaj provokas muskolan malstreĉiĝon.
Krizino | ||
Plata kemia strukturo de la Krizino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Krizino | ||
Krizino estas solida antioksidigaĵo trovata en plantoj tiaj kiaj la pasifloro[1] | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 480-40-0 | |
ChemSpider kodo | 4444926 | |
PubChem-kodo | 5281607 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | kristalflava solidaĵo | |
Molmaso | 254,241 g·mol−1 | |
Denseco | 1,2693g cm−3 | |
Fandpunkto | 284 °C-286 °C[2] | |
Bolpunkto | 491,9 °C[3] | |
Refrakta indico | 1,6985 | |
Ekflama temperaturo | 192,5 °C[4] | |
Acideco (pKa) | 6,57 | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |