From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi artikolo estas pri kantoj. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la libro Kristnaska Kanto.
Estas multaj kristnaskaj kantoj en ĉiuj kristanaj landoj. En Anglio, kie ili nomiĝas Christmas Carols (kristnaskaj karoloj), ili konsistigas grandan nacian tradicion, regule kantitaj de infanaj ĥoroj.
En Brazilo, unu konata kanto estas jena:
En slavaj kaj ortodoksaj landoj, ili nomiĝas kolinda (kolendoj), kaj ilin kantas infanoj, kiuj iras pord-al-porde, ktp.
La nederlanda grupo Akordo registris plenan K-diskon da esperantigitaj kristnaskaj kantoj el multaj landoj kantitaj a-capella t.e. nurvoĉe: Kristnaska Kordo. La itala kantistino Cristina Casella registris en 2012 la novan kristnaskan kanton Kredu Kristnaskon. La kanto estas originale verkita de Roberto Pigro en Esperanto, kadre de bonfara iniciato. Oni povas aŭskulti la kanton en Jutubo kaj elŝuti ĝin, serĉante ĝian titolon en la retejo https://kantaro.ikso.net/.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.