From Wikipedia, the free encyclopedia
Cristina CASELLA (naskiĝis en 1984) estas itala kantistino kaj esperantistino. Ŝi naskiĝis en suda Italio kaj loĝas en Romo, kie ŝi magistriĝis pri komunikado kaj nun okupiĝas ankaŭ pri esplorado en la kriminologia fako.
Cristina Casella | |
---|---|
Persona informo | |
Kiel esperanta kantistino, ŝi konatiĝis unue per la kanto "Kredu Kristnaskon" originale verkita de Roberto Pigro kaj publikigita rete la 8-an de decembro 2012 kadre de bonfara projekto. Ŝia dua esperantlingva kanto "Esperanto, tiu estu via nomo" prezentiĝis unuafoje kiel video en la Internacia Arta Vespero de la 100-a UK en Lille en julio 2015.
En la jaroj 2017 kaj 2020, ŝi publikigis ĉe Youtube esperantlingvajn versiojn de 7 kantoj de Adele, Katy Perry, Pink, Lady Gaga kaj Lewis Capaldi, ĉiuj tradukitaj de Roberto Pigro. Inter tiuj ĉi kantoj, Ha lo (Hello) de Adele fariĝis plej populara. En aŭgusto 2023, la koncerna filmeto ĉe Youtube havis jam pli ol 623 000 spektantojn, kio estas rekordo inter esperantaj videoj.
En la Esperanto-movado ŝi konatiĝis krome kiel korespondanto de Monato en Italio. Ekde 2016, ŝi publikigis multajn artikolojn en tiu internacia magazino, precipe pri sia hejmlando kaj pri scienco.
En la Universala Kongreso 2018 en Lisbono, ŝi ricevis Diplomon pri elstara arta agado de UEA "pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, kiel kantisto de pluraj mondskale konataj nuntempaj kantoj, tradukitaj al Esperanto, kies videoj furoras ĉe Youtube kaj sociaj retoj".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.