From Wikipedia, the free encyclopedia
Paca Nokt', ankaŭ Milda nokt'[1], estas unu el la plej popularaj Kristnaskaj kantoj en la mondo. Ĝi estas el la germana tradukita en almenaŭ 320 lingvojn. UNESKO deklaris ĝin en 2011 nemateria kultura heredaĵo[2].
Ĉirkaŭ 1816 la aŭstria vikario Joseph Mohr (1792–1848) germane skribis la tekston de poemo, kies originala komenclinio estas Stille Nacht, heilige Nacht (Trankvila nokto, sankta nokto).
En decembro 1818 la orgeno en la preĝejo de pastro Mohr en Oberndorf paneis. Li bezonis senorgene kanteblan kanton por la Kristnaska meso kaj petis la vilaĝ-lernejestron Franz Xaver Gruber (1787–1863) komponi gitaran melodion por «Stille Nacht». De Oberndorf la kanto eliris en la tutan mondon.
Preskaŭ unu jarcenton poste, en 1914, dum Kristnaska militpaŭzo en la Unua mondmilito, kaj la anglaj kaj la germanaj soldatoj samtempe kantis «Paca Nokt'» en siaj propraj naciaj lingvoj.
De la origine ses strofoj estas plej ofte konataj nur la unua, dua kaj lasta. Oni kutime kantas ilin laŭ la melodi-versio de 1838. La tutan germanan tekston kaj la originalan melodion de 1818 oni trovas en la interreta portalo KRISTANAJ FONTOJ.
Ekzistas pli ol dek esperantaj tradukoj de Stille Nacht. Jen la versio de ADORU 213. Ĝin verkis en 1997 la redakta teamo «Kloster Kirchberg», t. e. Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, kune kun Helmut Rössler, kiel mozaikon el jam ekzistantaj versioj. Jen video-versio.
germane:
Stille Nacht, heilige Nacht! Stille Nacht, heilige Nacht! Stille Nacht, heilige Nacht! |
esperante:
Paca nokt’, sankta nokt’! Paca nokt’, sankta nokt’! Paca nokt’, sankta nokt’! |
laŭvorta traduko:
Trankvila nokto, sankta nokto! Ĉio dormas, solece viglas nur la intima plejsankta paro. Ĉarma knabo kun bukla hararo, dormu en ĉiela ripozo.
Trankvila nokto, sankta nokto! Al paŝtistoj kiel la unuaj proklamita, per la Halelujo de la anĝeloj sonas laŭte de malproksime kaj proksime: Jen Kristo, la Savanto.
Trankvila nokto, sankta nokto! Filo de Dio, ho kiel ridas amo el via Dia buŝo, kiam al ni sonas la sava horo, Kristo, en via naskiĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.