Kristala nokto (germane KristallnachtReichskristallnacht), konata ankaŭ kiel La Nokto de Rompita Vitro, estis ŝtatorganizita pogromo kontraŭ la judaj loĝantoj de nazia Germanio tra la tuta lando (Tria regno) dum la nokto de la 9-a de novembro ĝis la 10-a de novembro, 1938.

Thumb
La detruita sinagogo en Berlino

La evento nomiĝis Kristallnacht (germanlingve por "kristala nokto") pro la multaj vendejaj fenestroj kiuj rompiĝis dum la nokto. Hodiaŭ en Germanio oni plejofte nomas ĝin Pogromnacht ("pogroma nokto"), ĉar la vorto "Kristallnacht" estas kreaĵo de la nazioj.

La Kristala nokto ekigis novan fazon de kontraŭjudaj agoj de nazia registaro. Antaŭrimedojn por realigi la elmigradon kaj, fine, la ekstermadon de la juda popolo entreprenis la nazioj sen justa proceso. Tiel la okazaĵo estas konsiderita historie kiel la simbola komenco de la holokaŭsto.

Thumb
Herschel Grynszpan ĵus arestita
Thumb
Detruita juda vendejo en Magdeburg
Thumb
Bruligita sinagogo en Munkeno

Fono de eventoj

Je la 7-a de novembro, 1938, Ernst vom Rath, sekretario de Germana Ambasadejo en Parizo, estis mortpafita de Herschel Grynszpan, juda el germanio kiu fuĝis al Francio. La nazioj uzis tion kiel pretekston por lanĉi pogromon kontraŭ la juda loĝantaro tra la lando.

La pogromo

Kvankam la kampanjo devus esti spontana partoprenis ĝin batalgrupoj de SA kaj eĉ membroj de SS. Rezulte:

Oni detruis multe da artverkoj de la juda kulturo. Tamen plimulto de germanoj restis pasiva, nur malmultaj aliĝis al ĉi tiu vandalismo.

Memortago

Hodiaŭ la 9-an de novembro estas ĉiujare markita kiel memortago nomata la Internacia tago kontraŭ Faŝismo kaj Antisemitismo [1] [2]. Ekde 1989, la jaro de la falo de la berlina muro kaj la reunuiĝo de Germanio estas organizata Internacia batal-tago kontraŭ faŝismo kaj kontraŭjudismo, sed pli frue la tago estis markita kiel memortago pri la okazaĵo mem.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.