Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo okazis en Peĉersk, apud la rusia urbo Smolensk sabate la 10-an de aprilo 2010 je la horo 6:56 laŭ UTC (8:56 laŭ la mez-eŭropa kaj 10:56 laŭ la loka tempozono). Laŭ la unuaj informoj la kaŭzo de la akcidento estis, ke la aviadilo kroĉis arbon pro la nebulo, ĉ. 1,5 km for de la armea flughaveno Smolenska-Norda (Смоленск-Северный) kaj 300 metrojn flanke de la alteriĝa vojo. En la aviadilo Tu-154 flugis la pola prezidento Lech Kaczyński kun sia edzino, registara reprezentantaro, parlamentanoj kaj la plej altaj polaj oficistoj, inkluzive de la komandantaro de la pola armeo. La reprezentantaro estis survoje al la solenaĵoj ligitaj kun la datreveno de la Masakro de Katin[2].
Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo | |
---|---|
| |
aviadila akcidento | |
Ĝenerala informo | |
Dato | 10-an de aprilo 2010 |
Tempo | 8:56 Mezeŭropa tempo |
Karaktero | falo de la aviadilo dum alterigado en densa nebulo |
Kaŭzo | verŝajne eraro de piloto[1] |
Loko | 1,5 km de Smolenska flugbazejo ĉe vilaĝo Peĉersk |
Geografia situo | 54° 49′ 27″ N, 32° 3′ 2″ O (mapo)54.82416666666732.050555555556 |
Punkto de elflugo | Flughaveno de Frédéric Chopin en Varsovio |
Punkto de alflugo | Smolenska flugbazejo Severnij |
Pereintoj | 96 mortaj |
Vunditoj | 0 |
Aviadilo | |
Tipo | Tu-154M |
Flugkompanio | 36-a speciala regimento de aviadiltransporto |
Flanka numero | 101 |
Dato de produktado | antaŭ 20 jaroj |
Pasaĝeroj | 89 |
Aviadilanoj | 7 |
Postvivintoj | 0 personoj Oto najnowsza lista "odprawionych pasażerów samolotu" (pole). WirtualnaPolska. Alirita 2010-04-122010-04-10. |
La unuaj informoj (ekzemple de la televido Rossija 24) estis jenaj: "La flugkontrola dispozicisto de la flughaveno Smolensk-Severnij (esperante Smolensk-Norda) estis malkonsilinta la alteriĝon en Smolensk pro malbona vetero kaj rekomendinta iri al Moskvo, 350 km oriente, aŭ al Minsko, 300 km okcidente, en Belorusio. La aviadilanoj tamen decidis alteriĝi kaj kvarfoje devis rezigni (resupreniĝi). Ĉe la kvara provo okazis la akcidento." Tiuj cirkonstancoj estis multflanke analizataj kaj komentataj en monda gazetaro (kies ekzemplo estas la suba alineo). Tamen la informoj montriĝis eraraj. Laŭ la Informa Agentejo de Rusia Federacio REGNUM "la pli frue diskonigitaj informoj, ke tio estis la kvara provo alteriĝi, ne konfirmiĝis: kvar provojn faris alia aviadilo, kiu alvenis el Moskvo." [3] Ankaŭ la estrino de Interŝtata Aviadila Komitato (MAK) Tatjana Anodina konfirmis, ke la prezidenta Tu-154M faris nur unu provon alteriĝi [4].
Unu ebla kaŭzo estis premo de la prezidento je la piloto Arkadiusz Protasiuk por surteriĝi kaj tiel ne malfrui la ceremonion en Katino. La kapitano de la registara aviadilo jam havis konflikton kun Lech Kaczyński; en aŭgusto de 2008, la kapitano decidis ne surteriĝi en Tbiliso – dum la Milito en Sud-Osetioo, pro sekurecaj kialoj – sed en distanco de 350 km, en la azerbajĝana Ganĝa, spite al eksplicita ordono de Kaczyński (kiu estis kiel prezidento ankaŭ ĉefkomandanto de la armeaj fortoj, tiel ĉefo de la aviadila kapitano). Lech Kaczyński tiam akuzis lin je rifuzo de ordono.
La estro de la Smolenska provinco konfirmis, ke neniu postvivis tiun ĉi katastrofon[5]. Laŭ rusiaj informagentejoj, aviadile estis 132 personoj[6]. La pola ministerio pri eksterlandaj aferoj informis sekve, ke mortis 96 personoj – 88 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj. Unu persono el la pasaĝera listo, Zofia Kruszyńska-Gust, ne venis al la ekflugo.
Ĉirkaŭ la 9:26 (laŭ UTC) estis donita la informo, ke la prezidenta paro ne vivas.
Laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko, ĉiujn devojn de la mortinta prezidanto transprenis la marŝalo de Sejmo, Bronisław Komorowski[7].