Kráľová pri Senci, hungare Királyfa [kirAjfa], germane Königs-Eiden estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec.

Thumb
Kráľová pri Senci troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj

Situo

Kráľová pri Senci situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ rojo. Senec troviĝas 4 km-ojn.

Historio

Komence germanaj gentoj, en la 6-a jarcento slavoj vivis tie. Dum la Grandmoravia Regno la komunumo apartenis al la gravaj lokoj. Vilaĝo Körmösd estis unue menciita en la jaro 1245 laŭ tiama hungara ortografio "Kermesd", Királyfa en 1335 en latina formo "Villa Regia". La turkoj bruldetruis Királyfa-n en 1663. germanoj alvenis. En 1715 impona kastelo konstruiĝis fare de familio Pálffy [pAlfi]. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1945 la najbara vilaĝo aliĝis al Kráľová pri Senci.

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj

Fonto

  • hungara Vikipedio

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.