Kovrovitro[1]lameneto[2] estas maldika, plata vitraĵo por kovri objekton por ekzameno per mikroskopo.

Thumb
Kvadrata kovrovitro (suba) kun muntovitro (supra)
Thumb
Kovrovitroj

Priskribo

Kovrovitro estas travidebla, maldikega (malpli dika ol 1 mm) vitra plato. Ĝi estas pli maldika kaj ne pli granda (larĝa, longa) ol la muntovitro, sur kiu ĝi uziĝas.

Ofte, kovrovitro estas kvadrata kaj pli malgranda ol la muntovitro, aŭ nekvadrata kaj samgranda kiel la muntovitro.

Uzo

Thumb
Meto de kovrovitro sur la muntovitron

Tipe, oni muntas la objekton mikroskope observotan sur la muntovitron kaj kovras ĝin per kovrovitro, antaŭ ol enmeto de la tuto (muntovitro, muntito, kovrovitro) en la mikroskopon. Tio ebligas facilan enmeton kaj forigon de objekton en aŭ de la mikroskopo.

La ĉeffunkcio de la kovrovitro estas platigo de solida aŭ likva specimeno, en platan tavolon de konstanta diko. Tio necesas, ĉar mikroskopo povas enfokusiĝi nur ĉe tre malgranda regiono.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.