Korvaskula malsano (KVM) aŭ kardiovaskula malsano estas klaso de malsanoj kiuj koncernas koronsang-vaskulojn. KVM inkluzivas korarterian malsanon kiel brust-angoro kaj korinfarkto. Aliaj KVMj inkluzivas apopleksio, kora malsufiĉo, alta sangopremo, valva kormalsano, korinflamo, aortaj aneŭrismoj, periferia arterimalsano, vejna trombozo.[1][2]

Thumb
Mikroskopa foto de koro kun cikatrado (flava) kaj ameloido (bruna). Kolorado de Movat.

La kaŭzaj meĥanismoj estas diversaj, depende de la malsano. En korarteria malsano, apopleksio, kaj perifieria arteria malsano, arteriosklerozo estas kaŭzo.[1] Tiu povas esti kaŭzata de alta sangopremo, fumado, diabeto tipo-2, manko de korpekzercado, trodikiğo, alta sangĥolesterolo, malbona dieto, tro da alkoholo, ktp.[1] Oni taksas ke altsangopremo estas kaŭzo de 13% el KVM-a mortoj, kaj tabako estas kaŭzo de 9%, diebeto 6%, manko de ekzercado 6%, kaj trodikiĝo 5%. Reŭmatisma kormalsano eblas sekvi netrakta streptokoka faring-inflamo.[1]

Oni taksas ke oni povas antaŭhaltigi ĝis 90% de KVM per bonsana mangado, ekzercado, evito de tabaka fumo, kaj malaltigi alkohol-trinkado.[1][3][4] Trakti riskfaktorojn, kiel altsangopremo, sangolipidoj, kaj diabeto ankaŭ estas bonfara.[1] Trakti streptokokan faring-inflamon per antibiotikoj povas malaltigi riskon de reŭmatisma kormalsano.[5] Uzi aspirinon de personoj kiu estas sanaj ne estas klare bonfara.[6][7]

Korvaskulaj malsanoj estas la plej granda kaŭzo de morto en la mondo, kaj tio estas vera en tutaj mondregionoj krom Afriko.[1] KVM kaŭzis 17.9 milionoj mortojn (32.1%) je 2015, kreskita de 12.3 milionoj (25.8%) je 1990.[8][2] Korarteria malsano kaj apoplekso konsistigas 80% de KVMa mortoj en viriĉoj kaj 75% en virinoj.[1] La plejparto de homoj kiuj suferas de KVM estas maljunaj. En Usono, 11% de homoj kiuj aĝas inter 20 kaj 40 jaroj havas KVM, kvankam 37% de homoj inter 40 kaj 60, kaj 71% de homoj inter 60 kaj 80, kaj 85% de homoj super 80 havas KVM.[9] La meza mortaĝo de korarteria malsano en industrilandoj estas 80, sed 68 en evolulandoj.[10] KVM diagnoziĝas norme inter sep kaj dek jaroj plej frua en viriĉoj ol en virinoj.[11]

Fontoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.