porinfana romano far Edmundo Amicis From Wikipedia, the free encyclopedia
Koro (en la itala : Cuore) estas romano de Edmondo de Amicis, publikigita en 1886. La romano ĝuis konsiderindan komercan sukceson (de la jaro de sia publikigo ĝis 1900, proksimume miliono da libroj estis venditaj), kaj igis De Amicis la plej legata verkinto de tiu tempo en Italio.
Ĉi tiu artikolo temas pri literara verko. Por muskola organo rigardu la paĝon Koro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Koro (apartigilo). |
Cuore | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Edmondo De Amicis | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1886 | ||||
Loko | Milano | ||||
Ĝenro | porinfana romano | ||||
Loko de rakonto | Torino | ||||
| |||||
La romano estas skribita kiel taglibro de itala knabo nomita Enrico Bottini, kiu dokumentas unu jaron da studoj en bazlernejo, kaj priskribas la manierojn de vivo en klasĉambro kaj la karakterojn de la infanoj-lernejanoj. La romano estas destinita al junuloj kaj estas verkita en la spirito de tradiciaj valoroj: patriotismo, politeco, heroeco, kaj respekto por patrujo kaj familio.
Aldone al la taglibra verkado, la romano ankaŭ inkluzivas rakontojn, kiuj estas priskribitaj kiel tiuj kiujn la instruisto de Enrico deklamas en la oreloj de siaj studentoj ĉiun monaton. La rakontoj de la instruisto estas edukaj kaj rondiras ĉirkaŭ la agoj de infanoj, kiuj oferas sin (aŭ almenaŭ sian sanon) por sia familio (aŭ por sia patrujo aŭ aliaj noblaj valoroj).
La romano estis tradukita en multajn lingvojn, kaj en ĉiun multfojojn. Pro la mobilizita kaj patriotisma naturo de la romano, multaj rakontoj de ĝi estis integrigitaj tra la jaroj en la literaturan studmaterialon en lernejoj en multaj landoj.
Unu el tiuj rakontoj estas De la Apeninoj ĝis la Andoj, kaj ĝia heroo estas Marko, malgranda itala knabo, kiu longe vojaĝas eksterlanden serĉi sian patrinon, kun kiu la letera korespondado ĉesis. Surbaze de ĉi tiu rakonto, la televida serio Marko estis kreita. Estas kelkaj diferencoj inter la rakonto (tre mallonga) kaj la daŭranta serio - kiel multaj serioj direktitaj al infanoj Marko ricevas dorlotbeston kiel akompanulo, lia aspekto en la rakonto (helhara, alta, kun aglonazo) estas iome malsama de la serio (malgranda, malhela kaj ronda), li aĝas malsame (Marko en la rakonto estis 11-jaraĝa kiam lia patrino foriris kaj 13-jaraĝa kiam li sekvis ŝin al Argentino), multaj roluloj kaj subintrigoj estis aldonitaj, kaj la karaktero de kelkaj scenoj estis tute malsamaj.
Aliaj rimarkindaj rakontoj estas La Gardisto ĉe La Lito de Sia Patro aŭ Ĉiĉilio Gardas Sian Malsanan Patro, pri knabo kiu akompanas la mortantan paĉjon en malsanulejo en liaj lastaj tagoj; kaj La Malgranda Florentina Oficisto, pri knabo kiu kompletigas la laboradon de sia patro sen lia scio, por helpi vivteni la familion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.