From Wikipedia, the free encyclopedia
Kornél Ábrányi [Abríanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrányi Kornél estis hungara komponisto, pianisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Petőfi. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis lászlófalvi kaj mikeföldi, lia origina familia nomo estis Eördögh [ordog] ĝis 1843. Liaj filoj estis (de la unua edzino) Kornél Ábrányi (pli juna) kaj Emil Ábrányi (pli juna), lia dua edzino estis Clementina Katona.
Kornél Ábrányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Eördögh Kornél |
Naskiĝo | la 15-an de oktobro 1822 en Szentgyörgyábrány (Hungario) |
Morto | la 20-an de decembro 1903 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Alajos Ábrányi (en) |
Frat(in)o | Emil Ábrányi (en) |
Edz(in)o | Clementina Katona Medve Jozefa (en) |
Infanoj | Kornél Ábrányi ( Medve Jozefa (en) ) Emil Ábrányi ( Medve Jozefa (en) ) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo pianisto muzikinstruisto |
Kornél Eördögh naskiĝis la 15-an de oktobro 1822 en Szentgyörgyábrány, li mortis la 20-an de decembro 1903 en Budapeŝto.
Kornél Ábrányi hejme jam frue konatiĝis kun Márk Rózsavölgyi, János Lavotta, János Bihari kaj Károly Boka. En 1834 en Nagyvárad Ferenc Erkel inspiris lin al muzika profesio, li lernis pianludon. En 1843 li konatiĝis kun Franz Liszt, poste li studvojaĝis 2 jarojn al Germanio, Belgio, Nederlando, Francio, Anglio. Li konatiĝis kun Frédéric Chopin, poste li lernis en Vieno, poste en Pest (urbo) de Mihály Mosonyi. En 1847 li faris la unuan koncerton en Nacia Teatro de Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la administracio, sed li estis ankaŭ memservanta soldato. En 1860 li fondis la unuan hungaran muzikan revuon kaj redaktis ĝin ĝis 1876. Li multe strebis pri establado de Muzikakademio de Budapeŝto, ĝis 1883 li estis akademia sekretario, ĝis 1888 li instruis en la muzikakademio, poste li pensiuliĝis. Li verkis en pluraj gazetoj diversajn muzikajn kritikojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.