From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraŭkoncipilo estas kontraŭkoncipa metodo aŭ ilo, kiu ebligas seksan rilaton sen danĝero de gravediĝo aŭ almenaŭ malpligrandigas tian riskon.
Por diskuto de la filozofio kaj politiko de kontraŭkoncipo, legu la apartan artikolon pri Kontraŭkoncipo.
Kontraŭkoncipiloj inkluzivas barilajn metodojn, hormonan kontraŭkoncipon, enuterilojn, steriligon, kaj kondutajn metodojn. Hormonoj povas esti injekeblaj, gluteblaj, metebla en la vaginon, aŭ metebla sub la haŭto. La plej oftaj tipoj de perbuŝa kontraŭkoncipilo inkluzivas kombinitan perbuŝan kontraŭkoncipan pilolon kaj la nurprogestogenan pilolon.[1] Tipe oni uzas tiajn metodojn antaŭ koitado, sed specifaj formoj efikas en la unuaj tagoj post koitado.
Determini ĉu virino kun unu aŭ pliaj malsanoj, riskfaktoroj aŭ nenormalaĵoj, povas uzi specifan metodon, estas kompleksa demando, kiu foje postulas ekzamenon de la pelvo aŭ santestojn. La Monda Organizo pri Sano publikigas detalan liston de kriterioj por ĉiu tipo de kontraŭkoncipo.[2]
Kontraŭkoncipiloj estas divideblaj en du kategorioj laŭ funkcio:
Kontraŭkoncipiloj estas taksitaj pri sekuro laŭ la Pearl-indico. Tiu indikas, kia procento da virinoj gravediĝis, kiam ili uzis dum tuta jaro la indikitan metodon. Sen ia kontraŭkoncipilo la valoro de la Pearl-indico estas ĉirkaŭ 80 ĝis 85.
La naturaj metodoj kalkulas fekundajn kaj nefekundajn tagojn de virinoj por uzi tiujn lastajn por sendanĝera amoro.
Tiajn metodojn devas uzi la virino, ĉar juna viro ĉiam fekundas. La nura natura metodo uzebla al viro estas interrompita koito, kiu tute ne estas fidinda metodo.
Metodo | Priskribo | Pearl-indico |
---|---|---|
nenia kontraŭkoncipilo | ... | 80 ĝis 85 |
temperaturmetodo | ankaŭ komputile | 0,8 ĝis 3 [3] |
Billings-metodo | analizo de uterkola muko laŭ oestra ciklo | 5 [3] |
simptotermala metodo | kombino de la temperaturmetodo kaj de Billings-metodo; v. jen (germane) | 0,3 [3] |
Knaus-Ogino-metodo | kalendara metodo (laŭ MOS ĝi ne estas natura ilo pro familiplanado) | 9 [3] |
komputila mezuro de hormonoj | mezuro helpe de matena virina urino | 5 – 6 [4] |
interrompita koito | retiro de la peniso iom antaŭ la ejakulado | 4 - 18 [3] |
negravediĝo pro mamnutrado | unu el la plej gravaj kontraŭkoncipiloj en la tria mondo | 2 [5][6] |
Meĥanikaj metodoj celas malhelpi kontakton inter vira spermo kaj virina ovolo.
Metodo | Priskribo | Pearl-indico |
---|---|---|
porvira: | ||
kondomo | guma ingo surmetota sur la penison | 2 ĝis 12 [3] 7 ĝis 14 [7] |
porvirina: | ||
ina kondomo | kondomo por virinoj | ĉ. 5 ĝis 25 (mankas fonto) |
pesario | necesas sperto por efika uzo | 1 ĝis 20 [3] |
kolĉapo | barilo el latekso aŭ silikono ĉe la utereliro | 6 [3] |
LEA-ŝildo | kombino el barilo kaj kemia kontraŭkoncipilo | ĉ. 2 ĝis 3 laŭ produktanto (iuj pridubas la rezulton) [4] laŭ FDA pli ĝuste 15[8] |
kontraŭkoncipa komputilo | ||
kontraŭkoncipa spongo | ofte kombinitaj al kemia kontraŭkoncipilo | ĉ. 5 ĝis 10 (mankas fonto) |
Vira kondomo kaj ina kondomo estas nuntempe la nuraj kontraŭkoncipiloj, kiuj samtempe protektas kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj kiel aidoso.
Hormonaj kontraŭkoncipiloj funkcias per diversaj meĥanismoj depende de siaj enhavoj.
Metodo | Priskribo | Pearl-indico |
---|---|---|
porvirina: | ||
kontraŭkoncipa pilolo | enhavas oestrogenojn kaj progestagenojn | 0,1 ĝis 0,9 [3] |
kontraŭkoncipa piloleto | enhavas nur progesteronojn, dikigas la mukozon, ne rekte malhelpas ovoladon | 0,5 - 3 [3] |
senoestrogena pilolo | pilolo kun progesteronoj, rekte malhelpas ovoladon | 0,14-0,4 [4] |
trimonatinjekto | 0,3 - 1,4 [3] | |
vaginoringo | hormona ringo | 0,4 - 0,65 [3] |
hormonplastro | 0,72 - 0,9 [3] | |
kontraŭkoncipa aspergilo | testfazo ekde 2004 | nekonata |
kontraŭkoncipa bastoneto | hormontransplantato | 0 - 0,08 [3] |
hormonspiralo | internutera sistemo kun progesteronoj | 0,16 [3] |
postpilolo | postkoita hormona kontraŭkoncipilo, ne temas pri aborta pilolo | 1 ĝis 5 (Yuzpe-metodo); 2 (Levonorgestrel-metodo) [3] |
porvira: | ||
porvira pilolo | ne havebla, unuaj testoj | nekonata |
Nuntempe ne troveblas hormonaj kontraŭkoncipiloj viraj. Tamen ĉinaj sciencistoj anoncis en 1979, ke ili sukcese kreis viran pilolon.
Kemiaj kontraŭkoncipiloj estas plej ofte uzata aldone al pesario. La efiko estas kemia, la kontraŭspermilo, ekz. kupro, neniigas la spermon.
Metodo | Priskribo | Pearl-indico |
---|---|---|
porvirina: | ||
de:suppositorium, ŝmiraĵo, gelato | 3 ĝis 21[3] | |
vaginfolio | ĉ. 6 (mankas fonto) | |
enutera pesario | spiralo el kupro en la utero malhelpas ennestiĝon de la ovolo | 0,9 ĝis 3 [3] |
kupra ĉeno | malhelpas ennestiĝon kaj neniigas spermon, konata ankaŭ kiel GyneFix | 0,3 ĝis 0,8 (mankas fonto) |
Kirurgia metodo malfekundigas viron aŭ virinon daŭre.
Metodo | Priskribo | Pearl-indico |
---|---|---|
malfekundigo de viro (vazektomio) | tia kirurgio enhavas malmulte da riskoj. Du malgrandaj tranĉoj ĉe la skroto kutime rapide resaniĝas. | malsukceso 1 / 400[3] |
malfekundigo de virino | temas pri pli komplika kaj riska kirurgio | malsukceso 1 / 1000 - 1 / 10.000[3] |
Laŭ statistikoj en Germanio 54 % de ĉiuj paroj uzas kiel kontraŭkoncipilon pilolon, 13,5 % spiralon, 19 % kondomon kaj apenaŭ 7 % malfekundigon. Nur ĉirkaŭ 6,5 % elektis aliajn metodojn.
Krom kondomoj kaj interrompita koito, ekzistas nur unu ofta metodo de kontraŭkoncipo por viroj: vazektomio, malgranda kirurgia procedo en kiu oni tondas la spermoduktojn de la viro, kaj tiam ligas/sigelas ilin tiel, kiel preventas ke spermoj eniru la spermfluidon (elĵetaĵon). Pluraj metodoj estas esplorataj aŭ evoluigataj:
La Katolika Eklezio instruas ke la du aspektoj koncernantaj la geedzecan agon – tiu unuiga kaj tiu naska – neniam povas esti disigitaj ĉar tiu ago profunde unuigas la geedzojn kaj ilin igas “kapablaj generi novajn vivojn” (Humanae Vitae, n 12). Nome Dio volis ke la amo inter viro kaj virino estu humane fekunda.
Jam en la pagana mondo tiu kriterio emerĝis: ekzemple, Gaio Musonio Rufo (Diatriba 12) asertas, ke la unikaj ĝustaj seksrilatoj estas tiuj “celantaj al la generado de infanoj […] dum tiuj kiuj cela la nuran plezuron estas malĝustaj”. Ankaŭ Seneko la pli juna (De matrimonio) kaj Epikteto (Diatriboj, III 7, 21: II18, 15-18: III 21, 13) asertas la moralan licecon de la nuraj seksrilatoj celantaj al la generado. (Aliaj citaĵoj vidu ĉe: I. Ramelli, De matrimonio nello stoichismo romano) Arkivigite je 2017-09-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.