From Wikipedia, the free encyclopedia
Interrompita koito (latine: coitus interruptus) estas koito, dum kiu la viro dum amoro, eltiras sian penison iom antaŭ la ejakulado el la virina vagino. Tian manieron oni uzas kiel kontraŭkoncipilo, sed ĝi estas fakte senefika, ĉar jam antaŭ la vera ejakulado, spermo povas eliri el la peniso kaj provoki fekundigon. Ĝi tamen estas disvastigata, verŝajne, ĉar ĝi estas senkosta kaj ebla sen antaŭpreparoj. Ĝis en la 20-an jarcenton ĝi estis la plej grava kaj ofte uzata kontraŭkoncipilo. Ĝia plej granda problemo estas la fakto, ke la viro, iomete antaŭ la orgasmo estas plej forte ekscitita, kaj tiam bezonas grandan voloforton por interrompi la koiton.
La interrompita koito estas tre malsekura kontraŭkoncipilo, kies Pearl-indico estas ĉirkaŭ 35.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.