Konstanteno[1] la Granda, aŭ Konstantino (latine Flavius Valerius Aurelius Constantinus Augustus[2], antikve-greke Κωνστᾰντῖνος ὁ Μέγᾰς, Kōnstantînos ho Mégas; n. 27-an de februaro ĉirkaŭ 272[3] en Naissus, Ilirio (moderne Niš, Serbio); m. 22-an de majo 337) konata ankaŭ kiel Konstanteno la 1-a aŭ eĉ Sankta Konstanteno,[4] estis imperiestro de la romia imperio dum 306324-337.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Konstantino
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Konstanteno la Granda
Persona informo
Flavius Valerius Aurelius Constantinus
Naskonomo Flavius Constantinus
Naskiĝo 27-an de februaro 272 (0272-02-27)
en Niŝ, Moesia Superior, Romia Imperio
Morto 22-an de majo 337 (0337-05-22) (65-jaraĝa)
en Nikomedio, Bithynia et Pontus, Romia Imperio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo Romia religio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Konstantena dinastio vd
Patro Konstancio Ĥloro Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Helena de Konstantinopolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Flavia Julia Konstantia, Eutropia (en) Traduki, Anastasia (en) Traduki, Julius Constantius (en) Traduki, Flavius Dalmatius (en) Traduki kaj Flavius Hannibalianus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Minervina (en) Traduki
Faŭsta Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Crispus (en) Traduki
 ( Minervina (en) Traduki)
Konstanteno la 2-a
 ( Faŭsta)
Konstancio la 2-a
 ( Faŭsta)
Constans (en) Traduki
 ( Faŭsta)
Constantina (en) Traduki
 ( Faŭsta)
Helena (en) Traduki
 ( Faŭsta) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto
suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Debates of Constantine vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Konstanteno la Granda
Konstanteno la Granda kun modelo de Konstantinopolo (mozaiko el Hagia Sofia, ĉirkaŭ la jaro 1000

Konstanteno estis la filo de Konstancio Ĥloro, romiarmea oficiro, kaj de lia edzino Helena. Lia patro iĝis Caesar, nome deputita imperiestro en okcidento en 293. Konstanteno estis sendita orienten, kie li altiĝis al rango de milita tribuno sub la imperiestroj Diokleciano kaj Galerio. En 305, Konstanteno estis altigita al rango de Augustus, maljuna okcidenta imperiestro, kaj Konstanteno estis realvokita okcidenten por kampanji kun sia patro en Britannia. Aklamita kiel imperiestro fare de la armeo ĉe Eburacum (Jorko) post la morto de sia patro en 306, Konstanteno aperis triumfe en serio de enlandaj militoj kontraŭ la imperiestroj Maksentio kaj Licinio ĝis iĝi ununura reganto kaj de okcidento kaj de oriento ĉirkaŭ 324.

Kiel imperiestro, Konstanteno realigis multajn administrajn, financajn, sociajn, kaj armeajn reformojn por fortigi la imperion. La registaro estis restrukturita kaj la civila kaj la armea aŭtoritatoj disiĝis. Nova monero, la solido, estis lanĉita por kontraŭbatali inflacion. Ĝi iĝus la normo por bizancaj kaj eŭropaj valutoj dum pli ol mil jaroj. La estis la unua romia imperiestro kiu postulis konvertiĝon al kristanismo.[5] Konstanteno ludis influan rolon en la proklamo de la Edikto de Milano, kiu dekretis toleremon por kristanismo en la imperio. Li vokis la Unuan koncilion de Niceo en 325, ĉe kiuj La Kredo Nicea estis konfesita fare de kristanoj. En armeaj aferoj, la romia armeo estis reorganizita por konsisti el mobilkampunuoj kaj garnizonsoldatoj kapablaj je kontraŭatakado al internaj minacoj kaj al barbaraj invadoj. Konstanteno plenumis sukcesajn kampanjojn kontraŭ la triboj ĉe la romiaj limoj — la Frankoj, la Alemanoj, la Gotoj, kaj la Sarmatoj — eĉ transloĝigante teritoriojn prirezignitajn fare de liaj antaŭuloj dum la tumulto de la antaŭa jarcento.

La regotempo de Konstanteno markis klaran epokon en la historio de la Romia Imperio.[6] Li konstruis novan imperian loĝejon en Bizanco kaj nomis ĝin Nova Romo. Tamen, en la honoro de Konstanteno, la romianoj nomis ĝin Konstantinopolo, kiu poste estos la ĉefurbo de kio nun estas konata kiel la Orientromia Imperio dum almenaŭ unu jarmilo. Pro tio, li estas konsiderita kiel la fondinto de la Orientromia Imperio. Lia pli tuja politika heredaĵo estis ke, en lasado de la imperio al liaj filoj, li anstataŭigis la dioklecianan tetrarkion per la principo de dinastia sinsekvo. Lia reputacio prosperis dum la vivdaŭro de liaj filoj kaj jarcentojn post lia regado. La mezepoka eklezio konfirmis lin kiel modela virtulo dum laikaj regantoj alvokis lin kiel prototipo, punkto de referenco, kaj la simbolo de imperia legitimeco kaj identeco.[7] Komenciĝante kun la renesanco, ekzistis pli kritikaj taksoj de lia regado pro la reeltrovaĵo de kontraŭ-konstantenaj fontoj. Kritikistoj portretis lin kiel despota tirano. Tendencoj en moderna kaj lastatempa studaro provis balanci la ekstremaĵojn de antaŭaj studoj.

Li iel leĝigis kristanismon en 313 kaj, antaŭ morto, eĉ baptiĝis. Li ankaŭ donis sian nomon al BizancoKonstantinopolo, helene "Konstanteno-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo. Ankaŭ la rumana urbo Constanţa ricevis sian nomon honore al li.

Fontoj

Thumb
Antikva kameo. La imperiestro Konstanteno estas kronita de la diino Konstantinopolo.

Konstanteno estis reganto de historia graveco, kaj li ĉiam estis kontestata figuro.[8] La fluktuoj en la reputacio de Konstanteno reflektas la naturon de la praaj fontoj por lia regado. Tiuj estas abundaj kaj detalaj,[9] sed estis forte influitaj per la oficiala propagando de la periodo,[10] kaj ofte estas partiaj kaj unuflankaj.[11] Ekzistas neniuj pluvivaj historioj aŭ biografioj traktantaj la vivon kaj regadon de Konstanteno.[12] La plej proksima teksto estas Vita Constantini, de Eŭsebio de Cezareo, verko kiu estas miksaĵo de panegiro kaj hagiografio.[13] Skribita inter 335 kaj ĉirkaŭ 339,[14] la Vita glorigas la moralajn kaj religiajn virtojn de Konstanteno.[15] La Vita kreas disputige pozitivan bildon de Konstanteno,[16] kaj modernaj historiistoj ofte defiis ĝian fidindecon.[17] La plej plena sekulara vivorakonto de Konstanteno estas la anonima Origo Constantini.[18] Verko de necerta dato,[19] la Origo temigas armeajn kaj politikajn okazaĵojn, kun neglekto de kulturaj kaj religiaj aferoj. Verko de necerta dato,[20]

De Mortibus Persecutorum, de Laktancio, politika kristana pamfleto sur la regadoj de Diokleciano kaj la Tetrarkio, disponigas valoran sed tendencan detalaron pri la antaŭuloj de Konstanteno kaj ties fruan vivon.[21] La ekleziaj prahistorioj de Sokrato, Sozomen, kaj Teodoreto priskribas la klerikajn disputojn de la pli posta regado de Konstanteno.[22] Verkita dum la regado de Teodozio la 2-a (408-50), jarcenton post la regado de Konstanteno, tiuj klerikaj historiistoj obskuras la okazaĵojn kaj teologiojn de la konstantena periodo tra misdirektado, misprezento kaj konscia obskureco.[23] Ankaŭ la tiutempaj verkoj de la ortodoksa kristano Atanazio kaj la eklezia prahistorio de la arjo Filostorgio pluvivas, kvankam iliaj biasoj ne estas pli firmaj.[24]

La epitomoj de Aŭrelio Viktor (De Caesaribus), Eŭtropio (Breviarium), Festus (Breviarium), kaj la anonima verkinto de la Epitome de Caesaribus proponis kunpremitajn sekularajn politikajn kaj militajn historiojn de la periodo. Kvankam ne kristanaj, la epitomoj pentras favoran bildon de Konstanteno, sed preterlasas referencon al la religiaj politikoj de Konstanteno.[25] La Panegyrici Latini, kolekto de panegiroj de la fino de la 3-a kaj komenco de la 4-a jarcentoj, disponigas valorajn informojn pri la politiko kaj ideologio de la tetrarkia periodo kaj la frua vivo de Konstanteno.[26] Tiutempa arkitekturo, kiel ekzemple la Arko de Konstanteno en Romo kaj palacoj en Gamzigrado kaj Kordovo,[27] epigrafikaj restaĵoj, kaj la produktado de la epoko kompletigas la literaturajn fontojn.[28]

Biografio

Thumb
Monero de Konstanteno (ĉ. 337) montrante bildon de lia labara standardo boranta serpenton.

Konstanteno naskiĝis en Moesia (en la nuna Serbio). Lia patrino, Helena, estis kristano. Ŝi nun estas konata kiel Sankta Helena.

Konstanteno ne heredis la imperion: li estis provincestro de Britio kaj Gaŭlio kaj marŝis kontraŭ Romo kun sia armeo. Li venkis la imperian armeon kaj, poste, la armeojn de rivalantaj generaloj.

La Batalo de Ponto Milvio okazis en la 28-a de oktobro de 312 inter la armeoj de la imperiestroj Konstanteno kaj Maksencio. La venko de la unua derivis en la fino de la tetrarkio (registara sistemo en kiu la povo estis plenumita de kvar personoj konitaj kiel tetrarkoj) kaj igis lin plej suprema aŭtoritato de la teritorioj okcidentaj de la Imperio, dum lia bofrato Licinio regis en la provincoj de Oriento.

En marto de 313, Licinio edziĝis al Flavia Julia Konstantia, duonfratino de Konstanteno, en Mediolanum (aktuale Milano) kaj tiam ili proklamis la faman Edikton de Milano, kiu redonis posedaĵojn al la komunumoj de kristanoj. Tiu edikto laŭleĝigis kristanismon, sed ne faris ĝin ankoraŭ oficiala religio de la imperio. Licinio konsolidigis sian kontrolon en Oriento, dum Konstanteno restis kiel suprema imperiestro en Okcidento.

En 314 Licinio apogis la insurekcion de Basiano kontraŭ Konstanteno. Kiam tio diskoniĝis, ekis enlanda milito, en kiu Konstanteno venkis en la batalo de Cibalae en Panonio (en la 8-a de oktobro de 316), kaj poste revenkis super Licinio du jarojn poste (post elekti Valerio Valento kiel kunimperiestro) en la ebenaĵo de Mardia (nome ankaŭ Campus Ardiensis) en Trakio. La ŝajna reamikiĝo lasis Licinion kun Trakio, Malgranda Azio, Sirio kaj Egipto, sed poste li aldonis nombrajn provincojn al la rego de Konstanteno.

En 324 Konstanteno, tentita de la "maljueco kaj nepopularaj malvirtoj" de Licinio, deklaris alian militon kontraŭ li kaj, malvenkinte super lia armeo en la batalo de Adrianopolo (3-a de julio de 324), kaptis lin ene de la muregoj de Bizanco. La malvenko de la ŝiparmeo, teorie supera, de Licinio fare de Krispo (la plej aĝa filo de Konstanteno) devigis tiun retiriĝi al Bitinio, kie la batalo de Krizopolo (en la 18-a de septembro), estis lia fino kaj okazigis lian definitivan submetadon. Licinio estis enkarcerigita en Tesaloniko sub ia tipo de enhejma arestado. Kiam li klopodis rekruti kelkajn barbarojn (necivitanojn) por formi armeon, Konstanteno ordonis la murdon de Licinio kaj tiun de sia iama kunimperiestro Martiniano.

La kruca simbolo

Laŭ postaj legendoj, je 312, dum la antaŭvespero de la Batalo de Ponto Milvio, li vidis oran krucon en la ĉielo kaj en la kruco la vortojn In hōc sīgnō vincēs – "En ĉi tiu signo vi venkos". Li ordonis meti krucan simbolon (labaro) sur la flagoj kaj ŝildoj de lia armeo kaj li venkis. (Multaj el liaj soldatoj estis kristanoj). En la batalo li gajnis la okcidenton de la imperio, kaj poste gajnis la orienton.

Kiel junulo, Konstanteno servis la Sunon kiel dion kaj havis viziojn. La vizio pri la ora kruco en 312 ne estis lia unua vizio.

Thumb

Vizio aŭ sonĝo In hōc sīgnō vincēs (per tiu ĉi signo vi venkos) eble estis eskapilo de Konstanteno (aŭ Konstanteno) por flamigi sian armeon, aŭ aldonaĵo de liaj subtenantoj. Tamen pri tio, ke Konstanteno laŭgrade alproksimiĝis al kristanismo, akordas multaj fakuloj pri tiu epoko. [29] Inter ili, la granda arkeologo Paul Veyne , marksismdevena. Tiu ĉi senheziteme certigas pri la historieco de la konvertiĝo de Konstanteno, memorigante, kun J.B. Bury, ke lia “revolucio [...] eble estis la plej aŭdaca ago plenumita de aŭtokrato spite la plimulton de liaj regatoj”. Kaj tio, certe, pro tio ke kristana estis ne pli ol 10 aŭ 15% de la popolo.

Kvankam Konstanteno leĝigis kristanismon, li ne faris ĝin la ŝtata religio — tio okazis poste en la 4-a jarcento — kaj ne kontraŭleĝigis paganismon.

Vidu ankaŭ

Notoj

Referencoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.