From Wikipedia, the free encyclopedia
Moesia Superior estis provinco de la Romia Imperio.
Moesia (jen latine, bulgare Мизия, greke Μοισία, sefbe Мезија) estis antikva lando en sudorienta Eŭropo, sude de la rivero Danubo, en kiu origine loĝis la trakoj. Dum la jaro 29 antaŭ Kristo la Romia Imperio konkeris ĝin kaj dum la jaro 6 deklaris ĝin romia provinco: origine unu provinco, dum la imperiestro Domiciano en la jaro 87 ĝi estis dividita en okcidentan parton, Moesia Superior, kaj orientan parton, Moesia Inferior, dividitan de la rivero Cebrus (la moderna Cibirica respektive Zibru).
Moesia Superior ampleksis grandajn partojn de la hodiaŭa ŝtato Serbio kaj la okcidenton de Bulgario. La okcidentan limon de la provinco konsistigis la rivero Drina, la sudan la montoj Balkan kaj Šar, la nordan - kiel dirite - la Danubo.
Dum la epoko de imperiestro Tiberio la provinco estis ofte atakita de la nordaj triboj de dakoj kaj sarmatoj: Kiam la Romia Imperio konkeris Dakion dum la jaro 106, la atakoj ĉesis, ĝis dum la jaro 271 la gotoj devigis la romian imperiestron Aŭrelianon lasi al ili Dakion. La imperiestro Valens dum la jaro 375 permesis al la okcidentaj gotoj, kiuj estis premitaj de la hunoj, ekloĝi en Moesia. Inter la 5-a kaj 7-a jarcentoj sekvis la slavoj. Ekde la jaro 679 aldone la prabulgaroj venis al la regiono kaj iom post iom miksiĝis kun la traka, romia kaj slava loĝantaro: Ekde la jaro 681 ekzistis la Bulgara Imperio.
Gravaj urboj de la provinco Moesia Superior estis
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.