From Wikipedia, the free encyclopedia
La JSC Konzerno Kalaŝnikov (ruse Конце́рн Кала́шников, Kontsérn Kaláŝnikov, IPA: [kɐnˈt͡sɛrn kɐˈɫaʂnʲɪkəf]), konata ĝis 2013 kiel la Izhevsk Maŝino-Konstruanta Fabrikejon (ruse Иже́вский машинострои́тельный Заво́д (ИЖМАШ), Izhévsky mashinostroítelny Zavod, akronime IZhMAŜ)
Koncerno Kalaŝnikov | |||||
---|---|---|---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio vd | |||||
Dum | 1807 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Izhmash | ||||
Jura formo | akcia kompanio | ||||
Fondintoj | Aleksandro la 1-a • Andrey Deryabin vd | ||||
Sidejo | Iĵevsk | ||||
Lando | Rusio | ||||
Dungitoj | 5 930 (stato: 2016) | ||||
Agokampo | pafarmilo | ||||
Posedata de | Rostek vd | ||||
filiaj kompanioj | ZALA Aero • Mytishchi Machine-Building Plant • Vympel Shipyard vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
estas rusa multidisciplina holdingo por produktado de civilaj kaj armeaj produktoj, entrepreno de la rusa defenda industrio. Ĝi estas armil-fabrikanta konzernon kaj publika firmao kun sidejo en la urbo de Iĵevsko en la Respubliko de Udmurtio tiel kiel la ĉefurbo de Moskvo [1][2].
La konzerno desegnas kaj produktas larĝan gamon de civilaj kaj militistaj armiloj inkluzive sturmofusilojn, ekzaktajn fusilojn, maŝinpafiloj, ĉasfusilojn, kartoĉpafiloj, gvidita artileriajn pafaĵojn kaj larĝa gamo de aliaj precizecaj armiloj inkluzive de senpilotajn veturilojn kaj militistajn robotojn [3][4][5].
La segmento de civilaj produktoj inkluzivas ĉaspafilojn, sportpafilojn, maŝinajn ilojn. La firmao funkciis ekde 1807, kiam ĝi estis fondita fare de Andreij Diryabin kaj dum jaroj estis konata kiel Izhstal, la Izhevsk Metallaborejo kaj la Izhevsk Armila fabrikejo.
La produktoj estas fabrikitaj sub tri produktmarkoj de armiloj: Kalaŝnikov (armeaj fusiloj), Bajkal (civila ekipaĵo kaj armiloj), Izhmaŝ (sportarmiloj). Ekde 2015, la disvolviĝo de teleregitaj batalmoduloj, senpilotaj aerveturiloj kaj dediĉitaj boatoj kaj la disvolviĝo de specialaj vestaĵoj kaj ekipaĵoj daŭris. La produktoj de la konzerno estas liveritaj al pli ol 27 landoj [6].
La ĉefsidejo situas en la urbo Izhevsk (Respubliko de Udmurtio), oficiala reprezentantoficejo situas en Moskvo [7].
51% de la akcioj de la kompanio apartenas al la ŝtata korporacio " Rostech ", 49% al privataj investantoj (Aleksej Krivoruchko, Andreij Bukarev, Iskander Mohamudov) [8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.