Iĵevsko

urbo de Udmurtio en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Iĵevsko
Remove ads

Iĵevsko (ruse Ижевскudmurte Ижкар, Ižkar aŭ Иж, Iž) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Udmurtio. Krome la urbo kaj la tuta respubliko situas en la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 616 297 loĝantoj sur areo de 315,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 956 loĝantoj/km².La urbo situas ĉe la rivero Iĵ en 40 km de ĝia enfluo en riveron Kama. La urbo estas granda centro de industrio, komerco, kulturo kaj eduko en la Ĉevolga federacia regiono. Iĵevsko estas fama pro sia defenda kaj metalurgia industrio. Ĝi havas la titolon de armila ĉefurbo de Rusio.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Remove ads

La urbo estis fondita en jaro 1760. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1918.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Iĵevskij Zavod (Ижевский Uzino) en 1760 ... 1918;
  • Iĵevsko (Ижевск) en 1918 ... 1985;
  • Ustinov (Устинов) en 1985 ... 1987.

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 285 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 632,1 mil loĝantojn.

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Remove ads

Esperanto

En Iĵevsko aktivas interalie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads