Kompoŝtado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kompoŝtado aŭ humigado (kreado de humo) estas metodo, per kiu oni pretigas el verdaj ĝardenaj, agrikulturaj aŭ kuirejaj defalaĵoj kompoŝton per helpo de mikroorganismoj, vermoj (lumbrikoj) kaj insektoj. La kompoŝto estas jam elstara biologia sterko kies plej granda parto estas humo, sed ĝi estas riĉa ankaŭ je nutraj elementoj.
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kompostado. |
La kompoŝtado estas aerobia (peroksigena) procezo en la naturo. Okaze de oksigena manko sekvas putrado.
Alia uzebleco de la plantaj materialoj (ne ĉiuj) estas la laktoacida fermentado, kiu donas la t.n. insilaĵon (furaĝon por brutoj).