Malkomponiĝado
malkomponiĝo de vivula materio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malkomponiĝado estas iompostioma malintegriĝo de morta organika materio, kulminanta per mineraligo, do per la plena ŝanĝo al neorganikaj materioj, kiel estas ekzemple akvo, dioksido kaj diversaj saloj. Al la malkomponiĝado subigas kaj partoj de korpoj (falintaj folioj, mortaj pecoj de haŭto), kaj ankaŭ plenaj organismoj post tio, kiam ili estas mortintaj. La kaŭzo de la malkomponiĝado estas ne nur fizikaj, sed precipe ankaŭ biologiaj farantoj, kiuj konsumas la mortan materion.