Humo
kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzu kun humuso (kikerkaĉo)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Soil_profile.jpg/220px-Soil_profile.jpg)
Humo estas kompleksa miksaĵo de organikaj substancoj, devenantaj el malkomponiĝo de mortaj, precipe vegetaĵaj organismoj de grundoj.
Pri arbaroj, la humo precipe estiĝas el foliotapiŝo [1]. Depende de la ekologiaj cirkonstancoj, tiu ĉi disvolviĝas en moron ( aŭ krudhumon ), en modron aŭ en mullon.
- Moro estas arbara humo - ĉe oligotrofa supra grundo -, ĉe kiu tipa kovraĵo de organika substanco kun eta malkombin-intenseco kuŝas sur minerala grundo [2].
- Modro estas tera arbara humo - ĉe mezotrofa supra grundo - ĉe kiu la la vegetalrestaĵoj per grundobestoj estas dispecigitaj kaj transformitaj en fekaĵrestaĵojn ĉe modera miksado kun la minerala grundo [3].
- Mulo estas tera arbara humo - ĉe eŭtrofa supra grundo - ĉe kiu la organika substanco ĉe forta malkombin-intenseco estas plene miksita kun la minerala grundo [4].